El Popola Ĉinio>Tra la Lenso>

Ĉina rezervejo por migraj birdoj estas enmetita en la Liston de Mondaj Naturaj Heredaĵoj

| 2019-07-11
Bookmark and Share


La 5-an de julio, en Bakuo, Azerbajĝano, okazis la 43a Kunveno de Monda Heredaĵa Komitato de UNESKO. La kunveno aprobis enskribi la rezervejon por migraj birdoj laŭ la marbordo de Flava Maro kaj Bohai-golfo de Ĉinio (unua fazo) en la Liston de Mondaj Naturaj Heredaĵoj. Tiel la rezervejo fariĝis la 54-a Monda Heredaĵo en Ĉinio.




La rezervejo troviĝas en la urbo Yancheng de la provinco Jiangsu en orienta Ĉinio, kiu konsistas ĉefe el plaĝoj kaj aliaj marbordaj marĉoj. Ĝi estas grava loko por migrado de la birdoj inter Orienta Azio kaj Aŭstralio, kaj la loko kie milionoj da migrantaj birdoj ripozas, ŝanĝas siajn plumojn kaj pasigas la vintron. 



En la rezervejo vivas 23 specoj da gravaj birdoj kaj 17 specioj da birdoj, kiuj estas en la Ruĝa Listo de Endanĝerigitaj Specioj de la Internacia Unio por Konservado de Naturo, inkluzive de unu krize pereonta specio, kvin endanĝerigitaj specioj kaj kvin vundeblaj specioj. 


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments