El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Kultura interŝanĝo de Esperanto okazis en la urbo Taiyuan

| 2019-07-12
Bookmark and Share

La 5an de julio, la somera kultura interŝanĝo de Esperanto, kune organizita de Pekina Esperanto-Asocio kaj Tianjin-a Esperanto-Asocio, okazis en la Elementa Lernejo Baiyangshujie en la urbo Taiyuan, la provinco Shanxi, norda Ĉinio. Esperanta instruado en la lernejo okazas jam 11 jarojn, la lernejo famiĝas en Ĉinio kaj eĉ en la internacia Esperanto-komunumo pro la plena Esperanto-etoso.


Posttagmeze de la 5a de julio, pli ol 20 esperantistoj el Pekino kaj Tianjin atingis la urbon Taiyuan kaj vizitis la lernejon. Tie lernantoj kaj instruistoj prezentis al la gastoj belajn programerojn en la ĉina lingvo kaj Esperanto.


Wei Yubin, estro de la Elementa Lernejo Baiyangshujie salutparolas en Esperanto. (foto: Zhang Ping)


Yu Jianchao, prezidanto de Pekina Esperanto-Asocio, alte taksas la Esperanto-nivelon de la lernantoj kaj instruistoj. (foto: Zhang Ping)


Instruistoj de la lernejo voĉlegas la poemon Preĝo sub la verda standardo.


Esperanta koruso La Lago Bajkalo (foto: Zhang Ping)


Post prezentado de esperantistoj el Pekino kaj Tianjin, en la nomo de Pekina Esperanto-Asocio, Yu Jianchao donacis al la lernejo Esperantajn infanlibrojn, esperante ke la infanoj sane kreskos kaj senĉese altigos kapablojn pri legado kaj lernado. Poste, ankaŭ esperantistoj Ye Nianxian, Xiao Huoli kaj Lin Lisha donacis librojn kaj diskojn al la lernejo. Vizitantoj esperas, ke Esperanto-instruado en la lernejo daŭre evoluos kaj kontribuos al la Esperanto-movado de Ĉinio.



Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments