El Popola Ĉinio>头条新闻>

Artefarita intelekto fariĝos "interpretisto" de granda datumaro de telesenso

| 2019-07-12
Bookmark and Share


La 9-an kaj 10-an de julio, en Pekino, Ĉinio, okazis Konferenco de Mondaj Geografi-spacaj Disvolvantoj 2019 kun la temo "Ekonomia Epoko de Nova Spaco".



Xu Wen, direktoro de la Centro pri Resursoj de Satelitaj Datumoj kaj Aplikoj de Ĉinio, diris en la konferenco, ke surbaze de aŭtomataj akiro, pritraktado kaj eltiro de informoj pri artefarita intelekto, telesensaj informoj povas esti pli rapide kaj vaste aplikitaj en malsamaj kampoj. Artefarita intelekto kaj granda datumaro stimulis praktikajn novigojn de telesenso.


En la jaro1999, Ĉinio sukcese lanĉis la unuan civilan sateliton por tera observado, kiu plenigis la blankon de Ĉinio en datumaro pri telesensa satelito. Post 20 jaroj, ĉinaj ter-observaj satelitoj atingis bonkvalitan distingivon. 


Yu Qi, vicestro de Departemento pri Internacia Kunlaboro sub Ĉina Ŝtata Spaciala Administracio, diris en la konferenco, ke estas ĝenerale formitaj sistemoj kun altpovaj distingivecoj de spaco, tempo, spektro ktp. La sistemoj kun aliaj civilaj satelitoj kaj datumaro de telesenso metis fundamenton por praktikoj de telesenso. 


Nun, satelitaj datumoj estas uzataj en pli ol 20 industrioj kaj ludas gravan rolon en terkontrolado, mediprotekto, forstado, agrikulturo kaj topografado.


Xu Wen diris, ke post datumkolektado granda datumaro de telesenso povos bone servi por telekomunik-funkciigantoj.


Artefarita intelekto fariĝos "interpretisto" de granda datumaro de telesenso.


Redaktoro: Han Xin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments