El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Islanda ambasadorejo en Ĉinio donacis E-librojn al Ĉina Internacia Eldona Grupo

| 2019-07-12
Bookmark and Share

La 8an de julio, islanda ambasadoro Gunnar S. Gunnarsson vizitis Ĉinan Internacian Eldonan Grupon (ĈIEG), kaj donacis al la grupo E-librojn kolektitajn de Baldur Ragnarsson, forpasinta islanda verkisto, poeto kaj esperantisto. La ambasadoron akompanis Ragnar Baldursson, filo de Baldur Ragnarsson kaj eksa plenrajtigita konsilisto de islanda ambasadorejo en Ĉinio.


Baldur Ragnarsson forpasis en Islando, en la 25a de decembro 2018. Por subteni Esperanto-movadon en Ĉinio, li per testamento donacis pli ol mil E-librojn, inkluzive de verkoj faritaj de li mem, al Ĉina Esperanto-Ligo sub ĈIEG.


Post interparolo kun Lu Cairong, vicprezidanto de ĈIEG, Gunnarsson donacis al ĈIEG pli ol mil librojn kolektitajn de Ragnarsson, inter kiuj estas la poemaro La Lingvo Serena, verkita de Ragnarsson, Esperanto-Vortaro, Esperanto-lernolibroj en la islanda kaj kelkaj gazetoj redaktitaj de Ragnarsson.


Lu Cairong (dekstre) interparolas kun Gunnarsson.


Gunnarsson (maldekstre) donacas al Lu Cairong ĉefajn verkojn de Ragnarsson.


Baldursson (maldekstre) kaj Gunnarsson (meze) konigas al Lu Cairong gazetojn redaktitajn de Ragnarsson.


Verkoj de Ragnarsson


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments