El Popola Ĉinio>头条新闻>

Furoras la romano La Tri-korpa Problemo en Japanio

| 2019-07-19
Bookmark and Share

La japana versio de la romano


La 4an de julio, la japana versio de la konata scienc-fikcia romano La Tri-korpa Problemo de la ĉina verkisto Liu Cixin ekvendiĝis en Japanio. La romano altiris fortan atenton en malpli ol unu semajno post la ekvendado.


Multaj japanaj librovendejoj metas ekzemplerojn de la libro ĉe okulfrapaj lokoj, kaj iuj librovendejoj eĉ forvendis la prov-ekzemplerojn de la libro.


En la 10a de julio Oomori Nozomi, unu el la tradukintoj de la japana versio de la libro, diris, ke la unua preskvanto kalkuliĝis al 10 000 ekzempleroj, kaj la postaj 76 000 ekzempleroj el la sekvaj naŭ presadoj estas aĉeteblaj en librovendejoj de diversaj lokoj.


Rekomendo de famuloj


Kojima Hideo, konata japana lud-dezajnisto, tre ŝatas tiun libron. En majo li montris en socia retejo prov-version de la japana eldono de la libro kaj diris, ke li legos ĝin.


Leginte, li miris: "Mi tralegis la libron per unu spiro. Dio, mi delonge ne tuŝis tiel grandan kaj klasikan scienc-fikcian verkon. La temoj estas konataj de nia generacio, tamen ĝiaj historia fono, sciencaj scioj kaj literatura signifo estas unikaj por scienc-fikcia verko. S-ro Liu Cixin kaj mi naskiĝis en la sama jaro."


Gajno de la premio Hugo


La Tri-korpa Problemo estas scienc-fikcia romano, publikigita de Liu Cixin ekde 2006. Ĝi, el la trilogio La Tri-korpa Problemo, Malluma Arbaro kaj Fino de Morto, priskribas informajn interŝanĝojn inter homara civilizacio kaj tri-korpa civilizacio, batalo inter vivo kaj morto, leviĝo kaj disfalo de du civilizacioj en la kosmo.


En Ĉinio, la libro jam furoris antaŭ dek kelkaj jaroj, kaj ĝi estas klasikaĵo laŭ multaj legantoj de scienc-fikcio. La unua volumo estis tradukita de Liu Yukun en la anglan lingvon kaj ricevis la premion Hugo por la plej bona romano en 2015. Tio estas la unua fojo, ke aziano ricevas "Nobel-premion de scienc-fikcio".


La japana versio estas la 25a-lingva versio de la romano.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments