Aventuro en Nacia Arbarparko Jiufeng

| 2019-07-23
Bookmark and Share

Post pluraj semajnfinaj vizitoj al la okcidenta distrikto Fangshan, la 13-an de julio mi decidis esplori alian parton de la urbo kaj iris norden al la Nacia Arbarparko Jiufeng, en Haidian-distrikto. Mi delonge volis viziti ĝin, jam vidis ĝin el la pintoj de aliaj montoj, kaj profitis la sabaton por tion fari.



Mi uzis tri busojn por atingi la bushaltejon plej proksiman al la enirejo de la parko, tamen el tie necesas piediri iomete. Metroemuloj povas iri ĝis Beianhe, la lasta stacio de la linio 16, kaj el tie piediri iom pli longe. Iel ajn, ne estas buso ĝis la enirejo de la parko, do necesas iom piediri tra stratetoj inter malnovaj domoj. Dumvoje estas kelkaj ŝildoj indikante la vojon al Dajue-templo kaj al la arbarparkoj Jiufeng, Yangtaishan kaj Fenghuangling (tiu ĉi lasta estas for de tie, por ĝin atingi oni devas preferinde iri norden per buso).


Unuavide la parko ne aspektis interesa, sed tiu unua impreso estas ja erara: post iom da piedirado en arbaro vi komencos trovi belajn pejzaĝojn kaj interesajn lokojn. Estis varmege kiam mi alvenis, kaj estis jam tagmeze, do mi unue manĝis sub ombro de arboj kaj poste komencis mian promenadon. Tie estas restoracio kaj ĝi aspektas bona, sed mi, kiel kutime, kunportis manĝaĵon el mia hejmo, ĉar mi neniam scias ĉu mi trovos manĝaĵon surloke. Mi nun povas diri, ke tiu parko estas unu el la plej bonaj kiujn mi trovis rilate al manĝaĵo, kun multaj elektebloj kaj bonaj prezoj, tamen estas grandaj distancoj inter vendejoj kaj budoj.



Kelkaj vojoj tie estas plenaj de ŝildoj por orientigi la vizitantojn kaj dum la vojo estas multaj rubujoj kaj helpejoj (speciale markitaj lokoj, el kie eblas kontakti gardiston por peti helpon kaze de bezono). Kelkaj aliaj vojoj, tamen, ne entenas tiun bonan strukturon, mi foje promenis longan distancon sen trovi io ajn krom arbaro kaj montoj. En multaj lokoj, tamen, mi vidis ke oni laboras por plibonigi la kondiĉojn, do mi pensas ke post kelkaj monatoj plejparto de la vojoj havos bonan infrastrukturon.


Post ne tre longa piedirado mi atingis templon, kie mi havis bonan surprizon: ĉe tiu templo estas akvofonto kiu liveras puran akvon al la homoj. Multaj ĉinoj estis tie plenigante siajn akvobotelojn per akvo el tiu fonto. Apud la fonto estas ŝildo, kiu avertas pro la malvarmeco de tiu akvo. Mi gustumis la akvon kaj konstatis, ke ĝi estas ja malvarmega, sed tio ne estas problemo por mi. Ĉinoj, tamen, kutimas trinki varman akvon, kaj taksas malvarmajn trinkaĵojn malbonaj por la sano. Estas la unua fojo por mi trinki puran akvon el akvofonto en Pekino!



Post replenigi mian akvobotelon per akvo el la fonto, mi daŭrigis mian promenadon: apud la templo estas du vojoj: pado sude de ĝi, kaj ŝtuparo norde de ĝi. Ambaŭ vojoj iras supren, kaj mi supozis ke eblus iri per unu kaj reveni per la alia, tamen poste evidentiĝis ke ili kunportas la vizitantojn al la pintoj de malsamaj montoj. Mi elektis la ŝtuparon, kaj poste malkovris ke ĝi estas la plej longa kaj malfacila vojo, tamen ĝi estas ankaŭ la plej bela kaj interesa.


Meze de arbaro kaj jam sufiĉe for de la templo, mi ekaŭdis tondron. Kaj ĝin sekvis alia. Estis multego da tondroj, kaj mi ektimis pluvon. Cetere oni scias, ke dum pluvo oni devas eviti supreniri monton, kaj mi preskaŭ rezignis, tamen la ĉielo super mi estis daŭre blua, la nuboj estis ĉe la alia flanko de la monto, kaj mi ne estis certa ĉu la pluvo venus al mi. Laŭ prognozo ne devus esti pluvo tie, kaj mi vidis multajn homojn suprenirante la monton, do mi decidis aliĝi al ili. Post nelonge mi atingis la unuan rigardejon, kaj sukcesis vidi la pluvon sur la najbara parko Fenghuangling. Mi ankaŭ konstatis, ke mi estis en loko pli alta ol la montaro de Fenghuangling, sed ankoraŭ for de la montopinto.



Mi profitis de mia 17-jara sperto loĝanta en valo: mi naskiĝis kaj kreskis en urbeto ĉirkaŭita de montoj. Ofte pluvegas en tiu regiono, kaj foje la pluvo kaŭzas damaĝon en la najbaraj urboj. Mia devenurbo, tamen, estas protektata de montoj, kiuj baras la pluvon aŭ almenaŭ reduktas ĝian forton. Sciante pri tio mi konstatis, ke la pluvo ne sukcesus trapasi la monton kaj veni al mi, kaj vere tiel okazis: la pluvo iris okcidenten kaj post duonhoro la ĉielo estis blua denove.


Mi daŭrigis mian supreniradon. Survoje estas belegaj pejzaĝoj kaj rigardejoj. Mi vidis propraokule la vidindaĵojn kiujn mi trovis en interreto pri tiu parko. Kvankam laciga, la suprenirado kompensas la ŝvitadon. Dum granda parto de la vojo ne eblas uzi poŝtelefonon, sed mi sukcesis uzi mapan apon eksterrete, ĉar mi malfermis ĝin antaŭ ol eliri mian hejmon, do ĝi estis en la memoro de mia telefono. Proksime al la pinto, temperaturo malaltiĝas kaj vento estas pli forta, do viziti tiun monton estas bonega programo por somera tago.



Estis preskaŭ la 16-a horo kiam mi atingis la pinton, kiu fakte estas jam ekster la parko. Tiu loko estas konata kiel “Mirinda Te-trinkejo”. Tie estas aŭtovojo kaj parkejo. Multaj homoj estis tie rigardante la pejzaĝon. Tie estas kelkaj vendejoj kaj necesejo. Soifanta kaj kun ununura akvobotelo en mia dorsosako, mi sidiĝis ĉe tablo en la simpla manĝejo kiu troviĝas tie, aĉetis trinkaĵon por trinki surloke, du akvobotelojn por mia revenvojaĝo kaj unu bovlon da nudeloj. Ĉiuj estis malvarmegaj!


Mi tre ŝatis tiun manĝejon. Ili havas malmultajn elekteblojn, tamen prezoj estas bonaj, la etoso estas bonega kaj la trinkaĵoj estas la plej malvarmaj kiujn mi jam trovis en Pekino. Mi ege volis gustumi bieron tie, ĉar brazilanoj kutimas trinki malvarman bieron, sed en ĉinaj restoracioj kaj drinkejoj biero kutime estas ne tiom malvarma. Mi tamen konsciis, ke mi multe ŝvitis kaj piediris dum kvar horoj. Kvankam mi trinkis multe da akvo dumvoje, mia piso estis pli malhela ol kutime, evidentigante mankon de akvo en mia korpo, kaj estis ankaŭ necese esti malebria por reveni hejmen en sekureco.



Mi daŭris kvar horojn por atingi la pinton el la komenco de la parko. Tio inkluzivas miajn paŭzojn por manĝi, foti kaj ripozeti. Iel ajn, mi estis timante tempomankon por reveni. Sur la montopinto estas interreto, kaj mi ĝin uzis kaj malkovris, ke eblas piediri 2,5 km ĝis la plej proksima bushaltejo, el kie eblas preni buson kiu iras al Mentougou-distrikto. Estis, tamen, pli malfrue, kaj la nura alternativo estis reveni al la enirejo de la parko.


El la manĝejo estas vojo malsupren, per kiu mi alvenis al tiu loko, kaj alia supren, kiu iras al la vera montopinto, eble ĉ. 10 metroj pli alta ol tie, kaj mi volis iri tien por kontroli la pejzaĝon. Mi tamen malkovris, ke tiu vojo ne nur iras al la pinto, sed ankaŭ daŭras ĝis la pinto de apuda monto, malpli alta ol ĝi. Mi estis scivolema kaj sekvis la vojon, kredante ke per ĝi mi sukcesus malsupreniri la monton.



Post piediri dum nelonge mi konstatis, ke tiu vojo estas nova, kaj al ĝi ankoraŭ mankas multaj aferoj, kiel rubujoj kaj helpejoj. Mi vizitis kelkajn rigardejojn ĵus konstruitajn por ke oni pli bone admiru la pejzaĝon, kaj subeniris per ŝtuparo ĵus finkonstruita. Estis ĉ. 16:40 kiam mi troviĝis sur la pinto de granda monto, ĉirkaŭita de arbaro, kaj la vojo dividiĝis en tri, tamen mankis afiŝoj por orientigi la vizitantojn, kaj mi estis tute sola tie.


Mi elektis unu vojon kaj atingis klifon, el kie estas belega rigardo de la ĉirkaŭaĵo, sed la vojo finas sur la klifo kaj ne iras suben. Mi revenis kaj sekvis alian vojon, kiu iras al la pinto de alia monto. Mi ne sukcesis rigardi la ĉirkaŭaĵon pro la arbaro ĉirkaŭ mi, nek sukcesis uzi interreton. Mi uzis kompason por orientiĝi kaj malkovris, ke tiu vojo kondukas min al la sudo, ne al la oriento, kien mi volis iri, sed oriente estis nur klifoj. La suno estis pli kaj pli proksima al la horizonto, mi havis ĉirkaŭ du horojn por eliri la parkon.



Post iom da piedirado mi sukcesis denove rigardi la orienton, identigi la konstruaĵojn ĉe Beianhe-metrostacio, kaj orientiĝi per la pejzaĝo, sen kompaso. Mi aŭdis voĉojn el la sudo kaj piediris: mi trovis kelkajn ĉinojn babilantajn ĉe malgranda budo, kie oni vendas trinkaĵojn. Mi trovis ŝtuparon apud la budo, per kiu eblas subeniri. Mi sentis min multe pli trankvila tiam, konsciante ke kelkaj ĉinoj restas en tiu loko tiom malfrue, ĉar tio signifas ke tempo por subeniri estas sufiĉa. Mi tamen rapide subeniris, kaj dumvoje trovis multajn ĉinojn, kiuj, samkiel mi, estis revenantaj al la urbo. Dumvoje mi ankaŭ trovis duopon suprenirantan, kvankam estis tiom malfrue!


Mi atingis aŭtovojon. Laŭ mia mapo, mi eksubeniris el la sudokcidenta limo de la parko, kaj mi tiam troviĝis en la sudo, do necesus iri nordorienten por atingi la enirejon, per kiu mi atingis la parkon. Mi tamen vidis ŝildon indikante vojon al Dajue-templo, pli proksime, kaj eliris tra alia enirejo, apud la templo, je ĉirkaŭ la 17-a kaj duono. Mi devas mencii, ke de la montopinto ĝis Dajue-templo estis neniu necesejo. Ankaŭ dum la suprenirado ne estis necesejo dumvoje. Mia konsilo estas: ĉiam atentu pri necesejo kaj uzu tiujn, kiujn vi sukcesos trovi dumvoje.



Post uzi necesejon apud la templo, mi iris al apuda vendejo por aĉeti akvon, kiun mi trinkis survoje al bushaltejo. Dumvoje mi havis bonan surprizon: en tiu regiono de Pekino estas multaj malgrandaj farmoj, kiuj produktas fruktojn, kaj tie surstrate eblas trovi budojn de farmistoj, kiuj vendas freŝajn fruktojn kontraŭ favora prezo. Tie mi trovis belegajn kaj bongustegajn ĉerizojn, pli bonajn ol tiuj aĉeteblaj en superbazaro, kaj aĉetis ilin. La vendisto ankaŭ donacis al mi bongustan persikon, kaj mi ĝoje revenis hejmen. Mi piediris pli ol 20 kilometrojn en tiu tago. Miaj piedoj estis lacegaj kaj dolorantaj post mia rapida subeniro, tamen la aventuro estis bonega, kaj atendante la buson mi admiris la belecon de la suno malaperiĝanta malantaŭ la montaro.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments