El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Na oficiale eniris en Internacian Tenisan Halon de Famo

| 2019-07-23
Bookmark and Share

La 20-an de julio, laŭ la loka tempo, en la urbo Newport de Usono okazis ceremonio pri membriĝo de la Internacia Tenisa Halo de Famo (ITHF). Li Na, ĉina ekstenisludanto fariĝis la unua ludanto de Ĉinio, kaj eĉ de Azio, kiu ricevis la honoron.


La 20-an de julio, Li Na subskribis por siaj ŝatantoj en ITHF. 


La 20-an de julio, Li Na (la dua de dekstre) interagis kun sia ŝatanto en ITHF. (Fotis Wang Ying de la novaĵ-agentejo Xinhua)


ITHF laŭdis la kontribuon de Li Na, dirante, ke Li Na, dufoja grandŝlemo-ĉampiono de virina solludo kaj iama monde n-ro 2, fariĝis ITHF-membro ne nur pro ŝiaj rekordoj, sed ankaŭ pro ŝiaj entuziasmo pri la sporto kaj grava rolo en trejnado kaj kuraĝigo de junuloj. 


La 20-an de julio, Li Na iris en kunvenejon de la ceremonio. (Fotis Wang Ying de la novaĵ-agentejo Xinhua)


Ankaŭ la nomoj de Yevgeny Kafelnikov el Rusio kaj Mary Pierce el Francio estis enskribitaj en la liston de ITHF ĉi-foje. Nun la ŝtataneco de la membroj de ITHF kovras 23 landojn kaj regionojn.


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments