El Popola Ĉinio>头条新闻>

Boris Johnson estos ĉefministro de Britio

| 2019-07-25
Bookmark and Share

En Londono, ĉefurbo de Britio, Boris Johnson, nove elektita ĉefo de la Konservativa Partio, svingas la manon al la publiko post atingo en la ĉefsidejo de la partio.


La 23an de julio, laŭ la loka tempo, Boris Johnson, eksa ministro pri eksterlandaj aferoj de Britio kaj eksurbestro de Londono, elektiĝis kiel ĉefo de la Konservativa Partio kaj fariĝos ĉefministro de la lando.


Boris Johnson promesis en sia prelego, ke li realigos briteliron el la Eŭropa Unio kaj unuiĝon de la lando. "Ni enigos vivforton en la landon kaj alportos al ĝi novan spiriton optimisman." "Ni refoje kredu al ni mem, kiel dormanta giganto, ni certe leviĝos kaj forĵetos memdubon kaj negativemon."


Theresa May gratulis lin pro lia elektiĝo.


Nun Britio estas en politika krizo de briteliro. Boris Johnson promesis, ke li klopodos por atingi novan interkonsenton kun Eŭropa Unio por eviti "seninterkonsentan eliron el Eŭropa Unio" en la fino de oktobro. Antaŭ nelonge, brita parlamento per voĉdonado malpermesis la "seninterkonsentan briteliron". Eŭropa Unio, siavice, kontraŭis rekomencon de intertraktado.


Redaktoro: Xie Ruifeng 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments