【Facila Radio-programo】Malnovaj lotussemoj ĝermis post cent jaroj

| 2019-07-26
Bookmark and Share



Saluton! Jen facila novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.


Malnovaj lotussemoj ĝermis post cent jaroj


La 7-an de julio, "100-jara" lotussemo, kiu estis elterigita de arkeologoj en Yuanmingyuan-parko de Pekino, unuafoje floris en la parko.


En 2017, arkeologoj trovis 11 malnovajn lotussemojn en la parko. Oni supozas, ke la aĝo de tiuj lotussemoj estas almenaŭ cent jaroj.


En majo 2018, ok el tiuj lotussemoj estis senditaj al la Instituto de Botaniko sub la Ĉina Akademio de Sciencoj por kultivado. Inter ili, ses sukcese ĝermis kaj havis foliojn kaj radikojn fine de aŭgusto 2018. En aprilo 2019, kvar lotusoj estis plantitaj en la lotusa bazo de Yuanmingyuan-parko. La aliaj du daŭre restas en la instituto por plua esplorado.


Post pli-ol-dumonata kultivado en la parko, unu el la lotusoj naskiĝintaj el malnovaj semoj ekfloris la 7-an de julio. Tio altiris multajn turistojn.


Akademio: Societo, konstanta kaj oficiala, de beletristoj, artistoj aŭ sciencistoj


Arkeologo: fakulo pri monumentoj kaj artoj de antikvaj epokoj.


Botaniko: scienco pri la vegetaĵoj.


Ĝermi: ekkreski el semo.


Instituto: scienca aŭ arta korporacio.


Kultivado: prilaborado de tero kaj akvo cele al kreskigo de plantoj.


Tiu estis elektita novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments