【Facila Radio-programo】Eluzitaj ĉinaj bicikloj fariĝis transportiloj por studentoj en Birmo

| 2019-07-26
Bookmark and Share


Saluton! Jen facila novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.


Eluzitaj ĉinaj bicikloj fariĝis transportiloj por studentoj en Birmo


Bicikloluado populariĝis en Ĉinio. Tamen, pro la alta kosto de reutiligo, eluzitaj bicikloj estis transportitaj al antaŭurboj kaj forlasitaj.


Sciante pri tio, la birma junulo Mike Than Tun Win ĉi jare fondis la organizon LessWalk. Ĝi aĉetis 10 000 eluzitajn biciklojn el Ĉinio, ilin renovigis kaj donacis al birmaj studentoj.


En Birmo, piediri al lernejoj estas kutima afero. Ĉirkaŭ 55% de la birmaj infanoj vivas en malriĉeco. Mike naskiĝis en Birmo kaj piede iris al lernejo dum sia infaneco.


La unuaj bicikloj estis donacitaj al junuloj inter 13 kaj 18-jaroj, kies hejmoj estas malproksime de lernejoj. Etaj seĝoj estis aldonitaj al la bicikloj, por ke la lernantoj kunportu junan fraton aŭ fratinon al lernejo.


Mike esperas, ke en la estonteco li povos donaci biciklojn al malriĉuloj en Laoso, Kamboĝo kaj aliaj landoj.


Lui: prunti kontraŭ pago.


Tiu estis elektita novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments