【Facila Radio-programo】Malneta Enlanda Produkto de Ĉinio en la unua duonjaro kreskis je 6,3%.

| 2019-07-26
Bookmark and Share


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Malneta Enlanda Produkto de Ĉinio en la unua duonjaro kreskis je 6,3%.


– Furoras en Japanio la romano La Tri-korpa Problemo.


– Ĉina trajno funkcias en Kubo.


– Ĉinio prezentis 5G-projekton al Internacia Unio pri Telekomunikado.


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.


– Malneta Enlanda Produkto de Ĉinio en la unua duonjaro kreskis je 6,3%.


La Nacia Buroo de Statistiko anoncis, ke en la unua semestro de tiu ĉi jaro la malneta enlanda produkto de Ĉinio kalkuliĝis al 45,09 duilionoj da juanoj, kun kresko je 6,3% rilate al la sama periodo de la pasinta jaro. En la unua trimestro la kresko atingis 6,4%, kaj en la dua ĝi atingis 6,2%. Tio estas la plej rapida kresko inter la ĉefaj ekonomioj de la mondo.


– Furoras en Japanio la romano La Tri-korpa Problemo.


La 4an de julio, la japana versio de la konata scienc-fikcia romano La Tri-korpa Problemo de la ĉina verkisto Liu Cixin ekvendiĝis en Japanio. La romano altiris fortan atenton en malpli ol unu semajno post la ekvendado. La libro ricevis en 2015 la premion Hugo pri scienc-fikcia romano.


– Ĉina trajno funkcias en Kubo.


La 13-an de julio, pasaĝera trajno desegnita kaj produktita de Ĉinio ekveturis de la centra stacio de Havano, ĉefurbo de Kubo. Tio signifas, ke ĉina trajno, eksportita al Kubo en majo, oficiale ekfunkciis. Tio estas la unua fojo ekde 1975, ke Kubo aĉetas tute novan vagonaron. La trajno haltis 6-foje laŭlinie kaj fine atingis Santiagon, la dua plej granda urbo de la lando, matene de la 14-a de julio. La tuta distanco superis 800 kilometrojn.


– Ĉinio prezentis 5G-projekton al Internacia Unio pri Telekomunikado.


La 17-an de julio, en Búzios, Brazilo, finiĝis la 32-a Kunveno de WP 5D de Internacia Unio pri Telekomunikado. Reprezentantoj el tutmondaj administraj departementoj kaj entreprenoj pri produktado kaj funkciigado de telekomunikado, kaj esploraj institucioj partoprenis en la kunveno kaj diskutis pri kandidataj projektoj por tutmondaj normoj de 5G. Ĉina delegacio ĉeestis la kunvenon kaj submetis sian projekton.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments