El Popola Ĉinio>Esperantujo>

Kion novuloj pensas pri la 104a UK en Lahtio, Finnlando?

| 2019-07-29
Bookmark and Share

Zhang Yue kaj Li Xianglong estas studentoj de la Esperanto-fakultato de Zaozhuang-a Universitato, Ĉinio. Pasintjare ili ekstudis tie. Post unu jaro, ili ricevis ŝancon iri al UK en Lahtio, Finnlando. Jen iliaj spertoj dum la UK.


Zhang Yue(dekstre) kaj Li Xianglong(maldekstre)


Zhang Yue


Ĉi tiu estas mia unua fojo partopreni en la UK, kaj la unua fojo iri eksterlanden por partopreni tian grandan kongreson. Fakte, kiam la aviadilo flugis al Helsinko, mi estis iom maltrankvila ĉar mi estis malproksime de mia patrujo. Ĉi tiu sento ĉirkaŭis min ĝis kiam mi atingis la kongresejon en la 20a, kaj tiam la sento ŝanĝiĝis de maltrankvilo al ekscitiĝo. Ĉar kiam la homoj kun kongresaj materialoj venis laŭ la vojo, unu post aliaj, Esperantistoj salutis nin, kaj simplaj salutoj igis min senti fortan intimecon en fremda lando. 


En la UK, la partoprenantoj laŭ la temo de kongreso, "Vivanta naturo, floranta kulturo", interŝanĝis opinioj en prelegoj, seminarioj ktp.. Estis kvazaŭ mi jam estis spertinta la disvolviĝon de Esperanta movado en diversaj landoj. Tio vere larĝigis miajn vidkampojn. La Esperanta movado ne nur plenkreskas en Zaozhuang-a Universitato, sed ankaŭ disvastiĝas en diversaj landoj tra la mondo. Mi admiras la influkapablon kaj karismon de Esperanto kiel internacia lingvo. Dum la Inaŭguro, reprezentantoj el diversaj landoj varme salutas al la UK. Iliaj mallongaj kaj humuraj vortoj esprimis entuziasmon de la esperantistoj el la tuta mondo. Inter ili estas multaj maljunuloj, sed iliaj koroj ĉiam estas junaj. Ĉiuj estas plene de memfido pri Esperanto. Finfine, ni kantis la himnon de Esperanto, "la Espero". La kohera voĉo estas kiel la kantoteksto, "En la mondon venis nova sento, tra la mondo iras forta voko", Esperanto certe alportas novan voĉon al niaj vivoj. Per Esperanto, ni ne plu estas izolitaj individuoj, sed kunigitaj kaj amikaj Esperanto-familioj. Mi tutkore amas Esperanton.






Li Xianglong


Saluton! Mi estas Li Xianglong, kaj mia esperanta nomo estas Drako. Mi estas dudek-jara. Mi loĝas en urbo Linyi, provinco Shandong, orienta Ĉinio. Mi estas studento de bakalaǔra Esperanto-fako en Zaozhuang-a Universitato, nun mi lernas Esperanton por unu jaro. 


Post mia ekstudo, profesoro Li Weilun de Ĉinio, profesoro Maĉej de Pollando, kaj profesoro Bak Gi Wan de Koreio instruas al mi Esperanton. Ni okazigas Esperantan Angulon ĉiusemajne kaj parolas aŭ ludas kune. Ili estas afablaj, kaj estas ne nur miaj instruistoj, sed ankaŭ bonaj amikoj. 


En mia Universitato estas Esperanto-Muzeo, kie mi volontulas. En la muzeo mi multe lernas Esperanton, ĉar tie troviĝas multaj informoj pri Esperanto. Mia laboro estas gvidado kaj kolektas materialojn. 


Mi partoprenis en la UK unuafoje. Mi konatiĝas kun multaj diversaj fremdaj geamikoj. Mi ĉeestis la Solenan Inaŭguron, kiu estas granda. Ankaŭ mi ŝatas partopreni la Junularan Angulon, en kiu estas multaj junaj Esperantistoj. Ni babilas kune, kaj mi sentas, ke junaj Esperantistoj estas amikaj. Mi vizitis Libroservon, en kiu estas multaj libroj de Esperanto. Mi aĉetis librojn, kiujn mi ŝatas. Mi ankaŭ ŝatas la Nacian Vesperon, kiu estas agrabla, ĉar la spektakloj estas mirindaj. 


Per Esperanto mi konatiĝis kun multaj diversaj fremdaj amikoj. En la kongresejo mi renkontis multajn Esperantistojn, kiuj estas afablaj kaj bonkoraj. 


Mi dankas al mia universitato doni al mi ĉi tiun valoran ŝancon ĉeesti en la UK. Esperanto donas al mi la okazon konatiĝi kun homoj el diversaj landoj en la sama lingvo. Kvankam mi parolas malbone, mi estas pli pasia pri Esperanto.  Mi estas kuraĝigita, kaj tiu sperto fortigis mian junan koron pri lernado de Esperanto.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments