El Popola Ĉinio>头条新闻>

La 12a ĉin-usona altnivela komerca konsiliĝo okazos en Ŝanhajo

| 2019-07-29
Bookmark and Share


La 25an de julio Gao Feng, proparolanto de Ministerio de Komerco, diris, ke la 12a altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono okazos en Ŝanhajo de Ĉinio, en la 30a kaj la 31a de julio.


Gao diris en la gazetara konferenco tiutage: "Por efektivigi la gravan interkonsenton atingitan de la du ŝtatestroj dum renkontiĝo en Osako, estroj de la du flankoj pri la komerca intertraktado renkontiĝos en Ŝanhajo, kaj okazigos la 12an konsiliĝon surbaze de egaleco kaj reciproka respekto."


Pri la prediko de iuj usonanoj pri "disigo" inter la ĉina kaj usona ekonomioj, Gao diris, ke la tiel nomata "disigo" inter la du ekonomioj kontraŭas la merkatekonomian leĝon, la deziron de entreprenoj de la du flankoj kaj la bonfarton de ambaŭ popoloj. Ĝi ankaŭ havos grandan influon sur la tutmonda industria ĉeno kaj la monda ekonomio.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments