Estas realigita mia revo de mia infaneco pri bela vivo

| 2019-07-29
Bookmark and Share

Wang Tianyi (Ĉielismo, prezidanto de Xi'an-a Esperanto-Asocio)



Mi naskiĝis en la jaro 1957. Ekde knabeco mi tenas la konscion, ke ni estas daŭrigontoj de la bela socio de la komunisma Ĉinio. Tamen tiam ni ne povis imagi, kia estos la bela socio de komunismo. Oni diris al ni pri tiaj bildoj: lumigo sen oleo, plugado sen bovo, loĝado en domturo kun telefono, ekz., kiel en tiama Sovetunio. Sed jaron post jaro tia socio antaŭeniris tre malrapide al niaj vivoj. Malgraŭ tio, eĉ dum la plej malfacila periodo, nia ĉina nacio ne perdis sian revon pri la bela vivo. Kaj tiam mi, samkiel multaj knaboj, dronis en legado de sovetiaj romanoj, precipe la junheroa romano "Kiel la Ŝtalo Estas Hardata" (How the Steel Was Tempered), kiu donis al ni batalan esperon dum nia kreskado. 





Kiam mi fariĝis lernanto de vilaĝa mezlernejo en 1972, hazarde mi rigardis dokumentan filmon "Ĉina Tablotenisa Teamo Vizitanta en Usono". Miajn okulojn frapis tute fremda socio kun multaj domegoj kaj aŭtobusoj. Tiam mi eĉ ne komprenis, kial oni pentris tiujn blankajn liniojn sur la larĝa ŝoseo. Amuze estas tio, ke post multaj jaroj mi fariĝis eksportanto de materialoj por tiaj signaloj. 


En 1975 mi fariĝis laboristo en iu ŝtala fabriko. Tiam tra Ĉinio furoris filmoj faritaj de Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), kiuj donis al ĉinoj riĉan kaj socialisman spiritan vivon pli familiaran kaj realan ol tiuj de fremdaj landoj okcidentaj. Post taga laboro mi, samkiel aliaj laboristoj, ŝatis spekti tiajn filmojn. Ni opiniis, ke estus sufiĉe, se ni havus tian distron dum nia vivo! 


Jam pasis multaj jaroj. Ĉinio progresis pli rapide ol antaŭvidita de ni, tiom rapide, ke nia generacio komencis sopiri la pasintecon. Antaŭ pli ol 10 jaroj, kiam mi vizitis Moskvon, mi sentis ke mi tuŝis scenojn en mia knaba sonĝo, kvankam la vivo en mia lando estas multe pli bona ol tiu en mia sonĝo. Post ĉina reformado mi trifoje vizitis la landlimon ĉe KDPR, kaj malkovris, ke mia imago pri la "estonta vivo" jam realiĝis en mia propra lando. Ekzemple, la strato Jiangonglu estas konata de fremdaj esperantistoj, sed antaŭe ĝi estis malbela... Nun ĝi jam estas moderna. Ankaŭ nia loĝkvartalo estas bela, kaj ĝi estas konstruita sur la loko, kie iam estis ŝtala fabriko, kie mi laboris dum 19 jaroj.



En lastaj jaroj, pro esperantistaj aranĝoj mi vizitis okcident-eŭropajn landojn. Mi admiras tiujn landojn pro belegaj historiaj konstruaĵoj, sed ne pro la moderna vivo. Miaopinie, la okcidenta mondo devas denove koni la orientan Ĉinion.



Laborante kiel komercisto per Esperanto, mi devas vojaĝi al diversaj landoj. Ĝenerale, popolanoj de tiuj landoj, kiujn mi vizitis, ne konas la nunan Ĉinion, eĉ iuj miskonas Ĉinion pro amaskomunikila konduto. Kiam ili vidas ĉinan varon nebonkvalitan, ili krias mokante, ke ĉinaj varoj estas fuŝaĵoj. Kiam ili vidas ĉinan produktaĵon modernecan, ili riproĉas, ke nia lando ŝtelis ilian teknikon...  Tiam mi nur trankvile klarigis al ili, kiuj estis miskondukitaj de amaskomunikilo, ke Ĉinio estas tre vasta kaj havas centojn da urboj kun milionoj da loĝantoj. Ekster la urboj aktivas nekalkuleblaj vilaĝaj fabrikoj, inter kiuj estas hejmaj laborejoj, kvankam iliaj produktaĵoj ne estas tre altkvalitaj, ili estas tre malmultekostaj. 



Aliflanke, dum la pasintaj 70 jaroj, Ĉinio ankaŭ kreis sian kompletan industrion unikan en la mondo. Kiam miaj klientoj hezitas pri ĉinaj kvalito kaj tekniko, mi kutime invitas ilin viziti Ĉinion kaj ĝiajn fabrikojn, ĉar "unu vido superas cent aŭdojn". Foje, iu franca vizitanto demandis min, "ĉu vi estas fiera pri Ĉinio?" Ŝia demando surprizis min, ĉar mi neniam pripensis tion. Nun mi devas konfesi, ke mi estas fiera pri hodiaŭa Ĉinio danke al la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio kaj al nia popolo, kiuj ambaŭ penadas dum 70 jaroj por realigi la ĉinan revon!


Nun Ĉinio jam fariĝis grava helpanto por la mondaj paco kaj ekonomio. La alvoko de la prezidanto Xi Jinping pri konstruo de la Homara Komunumo de Komuna Estonteco pli kaj pli interesas la internacian komunumon. Tiu bela projekto rigardas la homaron kiel unu komunumon super naciaj interesoj kaj profitoj, kontraŭ la problemoj de la terglobo kaj la tuta homaro. Mi opinias, ke kreado de la Homara Komunumo de Komuna Estonteco donos al ni esperantistoj historian ŝancon, ĉar iu ajn projekto super la nacieco devas esti funkciigita per internaciaj kulturo kaj lingvo, neŭtrala kiel Esperanto. Pro tio mi, kiel ĉina esperantisto, sentas mian devon diskonigi ĉinan harmoni-kulturon kaj ĉi tiun belan projekton, nova revo ne nur de Ĉinio sed ankaŭ de la tuta homaro! 


Mi kredas, ke la estonteco de la mondo estos pli bela. Mi kredas ankaŭ, ke la homaro povos realigi ĉi tiun belan revon, kiel la ĉina popolo realigis sian revon. Okaze de la 70-jariĝo de nia Ĉina Popola Respubliko, kiel esperantisto amanta la pacon, mi deziras al mia patrujo Ĉinio pacon kaj prosperon, kaj al nia mondo kaj nia homaro eternan pacon kaj prosperon!


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments