El Popola Ĉinio>头条新闻>

Huawei lanĉis la unuan komercan 5G-poŝtelefonon

| 2019-07-30
Bookmark and Share

Laŭ la raporto de China Daily, en la 26-a de julio ĉina kompanio Huawei lanĉis en la urbo Shenzhen de Guangdong-provinco, suda Ĉinio, la unuan komercan 5G-poŝtelefonon Mate 20X, kaj samtempe komenciĝis ĝia antaŭmendo. La poŝtelefono estos oficiale ekvendata en la 16-a de aŭgusto kontraŭ 6 199 juanoj. Laŭ fakuloj, la lanĉo kaj antaŭmendo de la poŝtelefono signifas, ke 5G-poŝtelefonoj ekfunkcias kaj 5G-tekniko eniras en nian ĉiutagan vivon. 



He Gang, ĉefo de la fako pri konsumantoj de Huawei-poŝtelefonoj, diris en intervjuo, ke la unua 5G-poŝtelefono ne estas por profito, sed por ke konsumantoj frue akceptu kaj pli rapide ekuzu tiajn poŝtelefonojn. Ĝi utilos al rilataj kompanioj rapidigi la interadaptiĝon de 5G-interreto kaj 5G-poŝtelefonoj, kaj al plibonigo de la konstruado de 5G-interreto.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments