El Popola Ĉinio>Socio>Vivo de Ĉinoj>

Sony ellaboris ensakan klimatizilon

| 2019-08-02
Bookmark and Share


En varmega somero, preskaŭ ĉiuj deziras malvarmeton alportitan de klimatizilo dum irado ekstere, ĉu ne? 


Bona novaĵo estas, ke la kompanio Sony ellaboris tre malpezan kaj etan klimatizilon, Reon Pocket, kiu povas esti metita en sako ĉe la supra parto de dorso de speciala T-ĉemizo. La klimatizilo, per aplikaĵo de saĝ-poŝtelefono, povas sentigi al la portanto varmeton aŭ agrablan malvarmon. 


La klimatizilo Reon Pocket estas projekto de Sony financita per amasa monkolektado. Investantoj havas kelkajn elekteblojn, ekzemple oni povas aĉeti plurajn T-ĉemizojn. La plej baza elekto inkluzivas klimatizilon kaj T-ĉemizon kun la prezo je 14 080 jenoj (ĉ. 131 usonaj dolaroj). Nuntempe la kompanio planas vendi la klimatizilon nur en Japanio.


Laŭ proparolanto de la kompanio, la cel-konsumantaro de la klimatizilo estas komercistoj, kiuj devas surhavi kompleton de vestoj eĉ en somero. Sony diris, ke la kompanio decidos pri plua plivastigo de la klimatizilo laŭ la rezulto de la monkolektado. Nun estas nur viraj T-ĉemizoj, inkluzive de grandaj, mezgrandaj kaj malgrandaj.


La klimatizilo povas daŭre funkcii dum 90 minutoj post duhora ŝargado. Do ĝi ne taŭgas por uzi tuttage, kaj taŭgas nur en tiuj lokoj, kie ne troviĝas klimatizilo aŭ hejtilo, ekzemple survoje al laborejo.


Bedaŭrinde, japanaj konsumantoj, kiuj volas ĝin aĉeti por sindefendi kontraŭ la varmego de ĉi tiu somero, devas atendi, ĉar se la amasa monkolektado estos sukcesa, la klimatizilo estos oficiale lanĉita en marto 2020.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments