El Popola Ĉinio>头条新闻>

En Ŝanhajo okazis la 12-a ĉin-usona altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo

| 2019-08-02
Bookmark and Share

Kunfotiĝo de partoprenantoj de la 12-a ĉin-usona altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo (Fotis Liu Bin de la novaĵ-agentejo Xinhua)


En la 30-a kaj la 31-a de julio en Ŝanhajo, Ĉinio, okazis la 12-a ĉin-usona altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo, en kiu partoprenis Liu He, vic-ĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj ĉefo de la ĉina flanko por la ampleksa ekonomia dialogo inter Ĉinio kaj Usono, Robert Lighthizer, komerca reprezentanto de Usono, kaj Steven Mnuchin, usona ministro pri financo. Surbaze de la gravaj interkonsentoj atingitaj de la du ŝtatgvidantoj en Osako, Japanio, la du flankoj faris sincerajn, efikajn kaj konstruivajn interŝanĝojn pri gravaj ekonomiaj kaj komercaj aferoj komune zorgataj. Ili ankaŭ diskutis pri tio, ke Ĉinio pliigos siajn aĉetojn de usonaj agrikulturaj produktoj laŭ enlandaj bezonoj, kaj Usono kreos favorajn kondiĉojn por la aĉetado. 


Posttagmeze de la 31-a de julio, finiĝis la konsiliĝo, kiu rekomenciĝis post pli ol du monatoj. La du flankoj konsentis okazigi venontan konsiliĝon pri ekonomio kaj komerco en Usono en septembro.


Redaktoro: Kang Caiqi  


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments