El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Esperanto en universitato de Liaoning, Ĉinio

| 2019-08-02
Bookmark and Share

Lastatempe, Liaoning-a Esperanto-Asocio okazigis serion da aktivecoj sub la propgramo  "Esperanto en lernejoj" en Shenyang-universitato, Liaoning-provinco, nordorienta Ĉinio. Tie la prelego kun la temo "Rakonti Ĉinion en Esperanto" allogis multajn aŭskultantojn. 



La prelego estis farita de Jiao Xiyang, konstanta konsilano de Ĉina Esperanto-Ligo kaj konstanta vicprezidanto de Liaoning-a Esperanto-Asocio. Ŝi diskonigis al la ĉeestantoj la originan ideon de Esperanto, ĝiajn uzon kaj disvastiĝon en la mondo, akcepton kaj subtenon de Unuiĝintaj Nacioj kaj la ĉina registaro al la lingvo. Estis diskonigitaj ankaŭ la pozitivaj sintenoj de ĉinaj veteranoj, kiel Chen Yi, Cai Yuanpei, Lusin, Ba Jin kaj Bing Xin.      


Ŝi ankaŭ aldonis en la prelego interesan kurson de Esperanto, kaj post la prelego studentoj kapablas fari simplan konversacion en Esperanto.



Ĉe la fino de la prelego, ŝi prezentis tajĝiĉuan-on kaj eksplikis ĝiajn movojn per Esperanto, kio fariĝis bona ekzemplo pri la apliko de Esperanto. 



La prelego estas efektivigo de la alvoko "Esperanto en lernejoj" de Ĉina Esperanto-Ligo. Kaj Liaoning-a Esperanto-Asocio daŭre esploros novajn manierojn por diskonigi Esperanton en altlernejoj. 


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments