El Popola Ĉinio>Socio>Vivo de Ĉinoj>

TikTok-famulo Dong Xuxi konkeras la mondon

| 2019-08-05
Bookmark and Share


22-jara Dong Xuxi estas famulo en la ĉina videa aplikaĵo TikTok (en Ĉinio la nomo de la aplikaĵo estas “Douyin”). Samkiel aliaj gejunuloj, ŝi disradias memfidon, kaj la ununura malsimilaĵo ĉe ŝi estas, ke unu el ŝiaj kruroj estas artefarita. En siaj videoj, ŝi dancas, kuras, sinekzercas en gimnastejo, montgrimpas, praktikas boksadon kaj skiadon. Ŝi havas 437 000 fanojn kaj pli ol 12 milionojn da ŝatantoj en TikTok.


En 2013, ŝi estis grave vundita pro aŭtomobila akcidento, kaj ŝia dekstra kruro estis amputita. Post tri-monata kuracado en malsanulejo, ŝi komencis longan kaj turmentan procezon por adaptiĝi al la artefarita kruro kaj reveni al ordinara vivo.


“Mi ne scipovis ĝuste piediri en la unuaj jaroj. Komence, mi ĉiam bezonis lambastonon, kvankam mi surhavas protezon. La protezo kaŭzis frotvundon je mia haŭto, tre dolorige, do mi nur povis marŝi tre malrapide”, Dong Xuxi rakontis.


Tiu akcidento detruis ŝian memfidon. Ŝi kaŝis sin, timante ke homoj rimarkus ŝian krurmankon.


22-jara Dong Xuxi kuras kun artefarita kruro.


Ĉirkaŭ 2016, kuraĝigita de sia fizikoterapiisto, ŝi komencis sporti ekstere. La unua agado estis promenado kune kun dek kelkaj "partneroj" amputitaj. Estis la unua fojo post la akcidento, ke ŝi surhavis pantaloneton kaj malkaŝis publike sian artefaritan kruron. “Mi ne maltrankviliĝis sekvante ilin kaj fotiĝis kun ili. Mi tute ne sentis ĝenon. Kvankam homoj rigardis min, ili miris pri mia kuraĝo”, ŝi diris.


Post iom da tempo, Dong eksentis, ke ŝi havas pli da kapablo por defii siajn limojn. Por distro, pasintjare ŝi starigis konton en TikTok. Komence, ŝi aperigis nur videojn, en kiuj ne estas videbla ŝia nova kruro. Iutage poste, ŝi montris fotojn de sia tuta korpo, kaj ricevis multajn komentojn esprimante subtenon kaj admiron.


“Via volo estas super-imaga. Antaŭen! Vi estas bela!”TikTok-uzanto komentis sub la fotoj.


22-jara Dong Xuxi (maldekstre) skias kun artefarita kruro.


Aliaj TikTok-uzantoj komentis, ke la optimismo de Dong donis al ili kuraĝon por venki malfacilaĵon kaj pli diligente labori kaj lerni. Iuj amputitoj sendis al ŝi mesaĝojn por peti konsilojn.


Ŝi nun laboras kiel fizikoterapiisto, kaj kuraĝigas siajn pacientojn partopreni en sportoj, kiuj povas helpi ilin resaniĝi fizike kaj psike.


"Mi esperas, ke rigardante miajn videojn, pli da homoj, samkiel kiel mi, ne pensos pri tio, ke ili estas nekapablaj, kaj scios pri tio, ke ili povas piediri kaj kuri, praktiki sufiĉe multe da sportoj kaj esti pli optimisma", diris Dong. 


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments