El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Vilaĝo en pentraĵo" -- Hongcun-vilaĝo en Ĉinio

| 2019-08-07
Bookmark and Share


En somera frumateno, ĉarmaj pejzaĝoj videblas en la vilaĝo Hongcun de Yixian-gubernio, Anhui-provinco en orienta Ĉinio. Flugroboto kaptis ĝian belecon per fotilo.














La vilaĝo estas konata kiel "vilaĝo en pentraĵo". En ĝi troviĝas pli ol 140 bonstataj domoj konstruitaj en la dinastioj Ming kaj Qing (1368-1911). La vilaĝo estas konstruita ĉe la piedo de monto kaj apud rivero, akvo trafluas la vilaĝon kaj kunligas ĉiun domon. Klara akvo fluas inter antikvaj domoj kaj ĉirkaŭaj pejzaĝoj, kaj ĉie estas belaj vidindaĵoj kaj pentraĵoj. Antaŭ 800-900 jaroj la konstruintoj de la vilaĝo havis la koncepton unue konstrui akvan sistemon kaj sekve domojn. Dank' al ili la vilaĝo estas tiel bela.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments