El Popola Ĉinio>头条新闻>

Restaĵoj de ĉina raketo falis en difinitan regionon

| 2019-08-08
Bookmark and Share

Raketaj restaĵoj falintaj en difinita regiono


Ĉinio efektivigis ekzaktan regadon de raketaj restaĵoj kaj ili falis en la difinitan regionon. La sukcesa testo markas, ke Ĉinio fariĝis la dua lando, post Usono, kiu posedas la teknikon.


Kio estas ekzakta regado de raketaj restaĵoj?


Ekzakta regado signifas, ke la raketaj restaĵoj falas en la difinitan regionon. Ĉi-foje la restaĵoj, kiuj ekzakte falis en la difinitan lokon, estas parto de la raketo Changzheng-2C. Krada rudro ludis gravan rolon por la sukceso de la testo.


Per la krada rudro, oni povas regi la pozicion de la raketo por certigi, ke ĝiaj restaĵoj falu en la difinitan regionon.


Kial oni devas precize regi la raketajn restaĵojn?


Por sekureco!


Pro rapida disvolvado de spacofluga teknologio, multiĝas lanĉoj de transportaj raketoj. Samtempe kreskas la nombro de loĝantoj ĉirkaŭ la landinternaj lanĉejoj. Por certigi sekurecon de la loĝantoj, antaŭ ĉiu lanĉo, la loĝantoj estis evakuitaj al sekuraj lokoj. Pro ĉi tiu sukceso ne plu estos necesa la evakuado de loĝantoj, kaj tio estigas solidan bazon por la venontaj teknikoj, ekzemple rekupero, mola surterigo, reutiligo de kromraketo.


Raketaj restaĵoj falintaj en difinita regiono


Ĉu la rekupero de raketaj restaĵoj signifas, ke oni ilin reutiligos?


Mu Yu, ĉefdezajnisto de la raketo Changzheng-2C, diris: "Ne!"


En la testo, oni realigis falon de raketaj restaĵoj en la difinita regiono kaj kolektis ilin. Ĉinio bezonas aliajn rilatajn teknikojn por reutiligi la restaĵojn. Kompreneble la sukceso estas la unua paŝo por reutiligo de raketo.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments