El Popola Ĉinio>头条新闻>

Projekto de ĉinaj dezajnistoj venkis en konkurso pri dezajno de kupolo de la katedralo Nia Damo de Parizo

| 2019-08-09
Bookmark and Share

La projekto Kor-bato de Parizo farita de ĉinaj arkitektoj


La 6-an de aŭgusto, GoArchitect, organizanto de la dezajna konkurso por kupolo de la katedralo Nia Damo de Parizo, anoncis, ke la projekto de ĉinaj dezajnistoj estas venkinto. 


Laŭ informo el GoArchitect, la projekto Kor-bato de Parizo, farita de la ĉinaj arkitektoj Cai Zeyu kaj Li Sibei venkis la aliajn kvin kandidatojn, inter kiuj estas kanadano, du britanoj, usonano kaj japano.


La projekto Kor-bato de Parizo farita de ĉinaj arkitektoj


La 15-an de aprilo 2019, la 800-jara Nia Damo en Parizo estis trafita de incendio, kiu detruis ĝiajn kupolon kaj turpinton. Post tiu okazaĵo, la franca registaro anoncis organizi internacian konkurson pri arkitektura projekto, celante kolekti projektojn por ĝia rekonstruo. Tio allogis dezajnistojn de la tuta mondo.


La oficiala retejo de GoArchitect publikigis la projekton Kor-bato de Parizo, kiu konsistas el tri partoj: la kristalsimila kupolo reflektas la aspekton de Parizo kun longa historio, la instalaĵo sur la turpinto funkcias kiel tempa kapsulo, per kiu oni retrovas la memoron de la urbo, kaj la ĉefa parto turpinto eĥas la urban pejzaĝon per sia formo de kalejdoskopo. 


La projekto Kor-bato de Parizo farita de ĉinaj arkitektoj


En la centro de la kalejdoskopo estas la tempa kapsulo, kiu flosas ĉe la pinto per magnet-levita teknologio kaj malfermiĝos en ĉiu duonjarcento. Ĝia ritma flosado supren kaj malsupren simbolas la kor-baton de Parizo.


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments