El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Universitato Adam Mickiewicz kaj Zaozhuang-a Universitato subskribis interkonsenton pri kunlaboro

| 2019-08-09
Bookmark and Share

Inter la 23-a kaj la 28-a de julio, dum la 104-a Universala Kongreso de Esperanto, delegacio de Zaozhuang-a Universitato vizitis kvar universitatojn en Pollando kaj Svedio. En Pollando, Zaozhuang-a Universitato subskribis kunlaborajn interkonsentojn kun la universitatoj Adam Mickiewicz kaj Pomerania Pedagoga Akademio en Słupsk.


Ryszard Naskręcki, vic-rektoro de la universitato Adam Mickiewicz, diris, ke lia universitato volas kunlabori kun Zaozhuang-a Universitato, kaj proponas ke, surbaze de diploma eduka kunlaboro, la du flankoj faru somerajn interŝanĝojn inter lernejanoj kaj instruistoj kaj trejnadojn por junaj instruistoj. Li kredas, ke kunlaboroj inter la du universitatoj povos antaŭenigi disvolvadon de E-movado. 


Ryszard Naskręcki (maldekstre) kaj Cao Shengqiang, prezidanto de Zaozhuang-a Universitato, subskribis kunlaboran interkonsenton.


Ilona Koutny (maldekstre), dekano de lingva fakultato de la universitato Adam Mickiewicz, Cao Shengqiang (meze) kaj Ryszard Naskręcki


Redaktoro: Kang Caiqi  


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments