Promeno en Yangtaishan

| 2019-08-09
Bookmark and Share

En la pasinta artikolo mi rakontis pri mia aventuro en la Nacia Arbarparko Jiufeng, kaj menciis tion, ke survoje al la enirejo de tiu parko mi vidis ŝildojn indikante la vojon al la apuda parko Yangtaishan, kiun mi decidis esplori en la 4-a de aŭgusto.



Mi elektis tiun parkon ĉar mi malfrue vekiĝis por iri al loko tre for de mia hejmo, kaj la arbarparkoj en la distrikto Haidian estas la plej rapide kaj facile atingeblaj, do mi iras al unu el ili kiam mankas al mi tempo por vojaĝi. Por atingi ĝin pli rapide mi uzis metroon ĝis Beianhe, la lasta stacio de linio 16. El tie eblas piediri du kilometrojn aŭ uzi buson por la unua kilometro kaj piediri nur la lastan kilometron. Mi iris per buso kaj konstatis, ke la vojaĝo estas vere tre rapida.


Dumvoje, kaj ankaŭ ene de la parko, mi trovis kelkajn budojn, kie eblas aĉeti freŝajn fruktojn kaj legomojn, kaj ankaŭ akvobotelojn. Yangtaishan estas AA-nivela turismejo, kio signifas, ke ĝi ne havas altnivelan strukturon por ricevi turistojn. Aliflanke, ĝi estas alloga ĝuste pro tiu “sovaĝa” karaktero: vi povas senti sin sola meze de la naturo, sen vendistoj kaj homamaso ĉirkaŭ vi.


La kamelforma ŝtono, allogaĵo dumvoje al Jinshan-templo


Tiu parko estas tiom malatentata, ke mia poŝtelefona apo montras ĝin, tamen ne montras ĝian enirejon. Tamen, la apo fakte gvidis min al la ĝusta loko, la ĉefa enirejo de la parko. Tamen, survoje oni devas transiri fervojon, kaj post tio mi vidis afiŝojn indikante la vojon al Yangtaishan kaj preferis sekvi la afiŝojn. Tiuj afiŝoj estas fakte por aŭtoj, kaj kondukas al alia enirejo de la parko, atingebla post pli longa piedirado sur strato kiu preterpasas farmojn. Mi eniris per tiu enirejo.


Enirante per la alia enirejo, oni sekvas ŝtonan vojon ene de la parko por atingi la saman lokon, el kie mia aventuro komenciĝis. Tie estas necesejo, kelkaj domoj kaj budo de sinjorino kiu vendas fruktojn kaj akvon. El tie komenciĝas la pado por supreniri la monton. Laŭ mapo, tiu pado kondukas homojn al templo, kaj apud la templo estas akvofonto.


Mia unua impreso temas pri la trankvileco: estis tre malmultaj homoj tie. Bruo, tamen, persistis: cikadoj estas ĉie, kaj ili kantas senĉese. Estas normale vidi plurajn sur la sama arbo, nun imagu kiom da arboj estas tie, kaj vi havos ideon pri kiom da cikadoj kantas samtempe.


Mi aparte ĝojas pro tio, ke post jaroj en Ĉinio mi finfine sukcesas kompreni multajn afiŝojn kiel tiu ĉi


La vojo ne estis vere interesa: la nura allogaĵo aparte markita tie estas ŝtono simila al kamelo, sed ne vere tiom simila. Mi aĉetis fruktojn survoje kaj manĝis kelkajn, kaj finfine, post iom da piedirado, mi finfine atingis Jinshan-templon, kaj konstatis, ke ĝi estas la sama templo kiun mi trovis dum mia vizito al Jiufeng-parko. Mi tiel malkovris, ke en tiu tago mi fakte transiris de unu parko al la alia, kaj supreniris al la montopinto per vojo en Yangtaishan-parko!


Pli amuze estas konstati, ke enirbileto al Yangtaishan kostas 10RMB, dum enirbileto al Jiufeng kostas 15RMB. Ili havas malsamajn prezojn, tamen permesas aliron al la samaj lokoj. Cetere, mi jam klarigis en la pasinta artikolo, ke el la Mirinda Tetrinkejo (la montopinto, ekster la parko) eblas subeniri senpage per la sama vojo kiun mi uzis, kaj tio klarigas kial estas pli da homoj subenirantaj ol suprenirantaj. Komence de tiu ĉi jaro mi hazarde transiris la limon de iu parko kaj senpage eniris alian. Mi supozis ke iu postulus de mi pagon (ne estis giĉeto por aĉeti bileton), sed tio ne okazis kaj mi vidis plurajn ĉinojn farante la samon. Tiam mi supozis ke tio estis escepto, sed nun mi ekkredas ke tio estas afero normala en Ĉinio (tiu aventuro, la plej amuza kiun mi havis en Ĉinio ĝis nun, meritas apartan artikolon).


Jinshan-templo


Antaŭ ne longe mi legis interesan artikolon rilate al internacia diskuto pri normoj koncerne al regado de grandaj datumaroj. Per tiu debato evidentiĝis ke ĉinoj donas prioritaton al la komuna profito, dum eŭropanoj kaj usonanoj atentas ĉefe pri privateco. Tio estas bona aliro al tiu ĉi temo: en okcidenta kulturo oni pensas pri la individuo: homoj devas pagi la samon kontraŭ la sama servo. Ĉina vidpunkto ŝajne fokusas en la komuna profito: se vi emas pagi por viziti la parkon, estas oportuna enirejo por vi, kun vendejoj kaj necesejo, proksime al bushaltejo, metrostacio, ktp. Se vi ne emas pagi, vi povas longe piediri aŭ iri per aŭto (tio kompensas por familio) ĝis senpaga enirejo. Mi ne certas ĉu tiu aserto estas prava, sed ĝi verŝajne helpas nin kompreni la ĉinan aliron al tiu temo. Mi atendas klarigojn de ĉinaj amikoj por pli bone kompreni tiun fenomenon.


Revenante al la promenado en la parko. Ĉar mi jam supreniris la monton ĝis la Mirinda Tetrinkejo dum mia unu vizito al tiu loko, mi decidis ĉi foje sekvi la padon ĉe la alia flanko de la templo (mi ne certas ĉu ĝi troviĝas en Jiufeng-parko aŭ en Yangtaishan). Mi iris ĝis montopinto alta je ĉ. 600m, ĉ. duono de la alteco de la alta monto kiun mi supreniris tie dum mia alia vizito. El tie oni havas belan rigardon de la montoj ĉirkaŭe.


La bela enirejo de la parko, kiun mi uzis por eliri de ĝi


Por iri al la enirejo, mi uzis la saman padon kiun mi uzis dum mia vizito al Jiufeng-parko, kaj povis konstati la progreson en riparado de la vojo. En kelkaj momentoj, tamen, la vojo disiĝas en du malsamaj. Tion mi ne rimarkis dum mia suprenirado pasintfoje, nur dum subenirado tiuj kromaj padoj estas facile rimarkeblaj. Iel ajn, mi spertis kelkajn el tiuj aliaj padoj kaj finfine anstataŭ atingi la enirejon de Jiufeng-parko, mi revenis al la sama enirejo de Yangtaishan per kiu mi eniris. El tiu enirejo mi sekvis la vojon suden kaj trovis la ĉefan enirejon de la parko, apud la aŭtovojo kaj multe pli bela. Laŭ la vojo inter ambaŭ enirejoj ekzistas granda placo, sur kiu familioj promenas kaj ludas. Finfine, mi eliris la parkon kaj revenis hejmen per buso.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments