Vivu Ĉinio! Vivu Esperanto! -- Esperanto, Ĉinio kaj Mi

| 2019-08-12
Bookmark and Share

Jerzy Dryja


En 2019 estas celebrata la 70-a datreveno de la fondiĝo de la nova Ĉinio – Ĉina Popola Respubliko. La 1-an de oktobro 1949 la gvidanto de KPĈ (Komunista Partio de Ĉinio), Mao Zedong, proklamis sur la pekina placo Tian'anmen la stariĝon de Ĉina Popola Respubliko. Ankaŭ en oktobro de tiu ĉi jaro mia propra aĝo atingos 70 jarojn. Do, mi kaj la nova Ĉinio estas samaĝuloj.


Mi staras antaŭ la Prezidenta Palaco en Varsovio, oficiala rezidejo de pola prezidento; videblas monumento de la princo, generalo Józef Poniatowski (1763-1813), sur ĉevalo; ĉefkomandanto de la Pola Armeo de Varsovia Duklando (1807-1815), marŝalo de Francio.


Miaj kontaktoj kaj interesiĝo pri Ĉinio daŭras 50 jarojn. Signifan rolon en tio havas Esperanto, la internacia lingvo, kies ideo estas proksimigi kaj amikigi homojn el diversaj partoj de la terglobo.


Letero el la redakcio de "El Popola Ĉinio", 1967


Bondeziroj de ĉinaj studentoj, Poznano, 1969 


Miaj unuaj personaj kontaktoj kun ĉinoj okazis en 1968, dum mia studado en Poznano (Poznań), la grava, historia urbo en la okcidenta Pollando. Mi estis studinta rusan filologion en Porinstruista Altlernejo. Tiam mi estis "novelbakita" esperantisto. (Ĉi-jare estas 52-jariĝo de mia esperantisteco.) 


Iutage, mia kolego-studento, invitis al E-renkontiĝo de nia junulara grupeto kelkajn ĉinajn studentojn, kiuj en tiu tempo studis la polan lingvon en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano. La kontaktoj sekvis. La ĉinaj studentoj rakontadis al ni sian landon. Ni konigadis ilin pri Esperanto kaj ili alportadis al ni plurkolorajn, ampleksajn numerojn de la Esperanta revuo El Popola Ĉinio. La revuo estis tiam en nia lando verŝajne unu el nemultaj originalaj fontoj pri novaĵoj el Ĉinio. Mi mem ekligis perleterajn kontaktojn kun la redakcio de EPĈ tuj post la fino de elementa kurso de Esperanto en 1967, kiam kiel abituriento de liceo, mi estis dezireganta pri kontaktoj kun la mondo per la Lingvo Internacia.


Letero el ĈRI pri la programero "Vojaĝo en Ĉinio", 2000


Bondezirkarto el la redakcio de ĈRI, 1999 


Mi estas ŝatanto de radioaŭskultado. En la tempoj antaŭ la interreto, mi aŭskultadis diversajn radiojn en fremdaj lingvoj, inkluzive de la esperantlingva, uzante porteblan radioricevilon kun mallongaj ondoj. Kvankam sufiĉe ofte la aŭdebleco ne estis bona, mi kun granda atento ricevadis radioelsendon, sentinte proksimecon de parolistoj kaj etoson de koncerna lando, mondregiono. Nuntempe radio regas en la interreto, en principo, sen perturboj. Inter Esperantaj radiostacioj, kies disaŭdigojn mi ŝatas aŭskulti, estas Ĉina Radio Internacia, kun kies redakcio mi havas kontaktojn. Mi ricevadis paperforman bultenon "Mikrofone". En 2000, laŭ mia peto, ĈRI disaŭdigis programeron el la ciklo "Vojaĝo en Ĉinio" pri vojaĝo per azieŭropaj internaciaj trajnoj kunigantaj Pekinon kaj Moskvon. Mi tiam laboris en turismoficejo en Varsovio kaj aranĝadis servon pri vojaĝoj el Moskvo al Pekino per tiuj vagonaroj por polaj kaj eksterlandaj turistoj. Do, la koncerna programero de ĈRI estis utila en mia okupo.


Laŭ edukiteco mi estas instruisto pri la rusa lingvo. Mi laboris en lernejo kelkajn jarojn. Tiam mi ankaŭ instruis Esperanton. Sed plimulton de mia vivo okupis turismo (turismoficejoj, ŝtatoficisto pri turismo, licenciita vojaĝ-gvidado kaj ĉiĉeronado tra Varsovio en la rusa lingvo kaj Esperanto). Nune mi estas pensiulo kaj de tempo al tempo mi okupiĝas pri ĉiĉeronado tra Varsovio.


Foto (en 1997) de la delegacio el Guangdong antaŭ la Domo de Amikeco, kie troviĝas la Asocio de Kunlaboro Pollando-Oriento, laŭ kies invito okazis tiu vizito; (de la maldekstra flanko dekstren) la unua estas mi, akompananto kaj ĉiĉerono; la kvara estas la nuna prezidanto de la asocio Józef Bryll.


Foto pri la vizito al la varsovia juda tombejo, kie troviĝas la tomboj de L. L. Zamenhof kaj liaj familianoj; (de la maldekstra flanko dekstren) mi, s-ro Roman Dobrzyński, konata pola ĵurnalisto kaj esperantisto, s-ro Nan Youli, s-ino Zhang Ping (Ĝoja), s-ino Yu Jianchao, 2017 

 

Mi akompanis kelkajn delegaciojn el Ĉinio vizitintajn Varsovion: en 1997 la delegacion el la provinco Guangdong, en 2006 el la provinco Yunnan kaj en 2016 la delegacion de ĉinaj ŝtataj fervojoj dum la vizito de la ĉina prezidanto Xi Jinping. Kun unu delegacio ni vizitis la ambasadorejon de Ĉinio en Varsovio kaj mi gastame ĝuis tie trinkadon de verda teo.


La delegaciojn el Guangdong kaj Yunnan akompanis interpretistoj, kunlaborantoj de la Ĉina Popola Asocio de Amikeco. Mi volus aldoni, ke la ĉina urbo Jiujiang en Jiangxi-provinco estas ĝemela urbo de mia loĝloko Legionowo, situanta apud Varsovio. Mi havas deziron ekligi amikajn rilatojn kun E-parolanto el Jiujiang per Esperanto. Kun la peto helpi al mi en tiu intenco, mi skribis al Ĉina Esperanto-Ligo.


Mi staras ĉe unu el la stacioj de la varsovia publika biciklo, kies luadsistemo havas Esperantan nomon Veturilo de 2012 


En 2017 ni gastigis en Varsovio E-delegacion kun la kunlaborantoj de ĈRI kaj la konkurso "Teo kaj Amo". Mi akompanis gastojn dum vizitado de la varsovia malnova urbo, kiel ĉiĉerono. La gastoj vizitis la judan tombejon, kie troviĝas la tomboj de L. L. Zamenhof kaj liaj familianoj. Gvidis tiun viziton konata tutmonde pola ĵurnalisto kaj esperantisto Roman Dobrzyński. La delegacio partoprenis en la festo de la Anders-strato, ĉe kiu troviĝas E-klubo kaj sidejo de Pola Esperanto Asocio. Mi konatiĝis kun anoj de la grupo, konataj ĉinaj E-aktivuloj s-ro Nan Youli kaj s-ino Zhang Ping (Ĝoja). Kun s-ro Nan Youli okazis agrabla amuzaĵo. Dum la renkonto kun la delegacio en la E-klubejo en Varsovio, mi prezentante kaj rakontante pri miaj kontaktoj kun Ĉinio, menciis kaj prezentis afablan leteron de s-ro Nan Youli, adresitan al mi en 2007. Ni ambaŭ ne konis persone unu la alian. Evidentiĝis, ke en ĉi tiu renkontiĝo ĉeestas ĝuste la sendinto de la letero, s-ro Nan Youli. Okazis agrabla surprizo. Do, post 10 jaroj ni ekkonis persone unu la alian. 


Okaze de la 70-a datreveno de la fondiĝo de la nova Ĉinio, mi sendas miajn sincerajn salutojn kaj deziras al via potenca kaj alloga lando pacon kaj pluan disvolvon. Vivu Ĉinio! Vivu Esperanto, la lingvo de amikeco, ebliganta al mi konigadon de via interesa lando!


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments