【Facila Radio-programo】Medaloj de venontjaraj Someraj Olimpikoj estas faritaj de elektronikaj forĵetaĵoj

| 2019-08-12
Bookmark and Share



Saluton! Jen facila novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.


Medaloj de venontjaraj Someraj Olimpikoj estas faritaj de elektronikaj forĵetaĵoj.


La organizantoj de Someraj Olimpikoj 2020, okazontaj en Tokio, anoncis, ke metaloj estis elprenitaj el forĵetaĵoj por farado de la 5 000 medaloj de la venontjaraj Someraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj.


De aprilo 2017 ĝis ĉijara marto, eluzitaj poŝtelefonoj kaj aliaj malgrandaj elektronikaj aparatoj estis kolektitaj, kaj 78 985 tunoj da ili estis donacitaj al la lokaj registaroj. Vendejoj de la japana poŝtelefona entrepreno NTT Docomo kolektis 6,2 milionojn da poŝtelefonoj. Estis kolektitaj 32 kilogramoj da oro, 3 500 kilogramoj da arĝento kaj 2 200 kilogramoj da bronzo.


En la antaŭa flanko de la medaloj estas Nike, diino de venko laŭ greka mito, antaŭ la stadiono Panathinaiko, kie okazis la unuaj Olimpikoj, kaj sur la dorsa flanko estas simbolo de la Tokiaj Olimpikoj 2020.


La ora medalo pezas 556 gramojn, la arĝenta -- 550 gramojn kaj la bronza -- 450 gramojn. Ĉiuj estas la plej pezaj en la historio de Someraj Olimpikoj. 


Elektroniko: scienco kaj tekniko pri regado de liberaj elektronoj.

Medalo: Metala disketo kun stampaĵoj, por esti donacita kiel honoraĵo al meritulo.

Mito: tradicia rakonto pri dioj aŭ praavoj.

Olimpikoj: divers-sporta konkurencaro, kiu okazas ĉiun kvaran jaron.

Simbolo: signo, kiu reprezentas abstraktan ideon.

Stadiono: loko destinita al sportaj konkursoj, kun sidlokoj por spektantaro.


Tiu estis elektita novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments