El Popola Ĉinio>头条新闻>

Artefarita viando aĉetebla en Ĉinio en septembro

| 2019-08-13
Bookmark and Share


Lastatempe en Usono la tujrestoracio Burger King komencis vendi la senviandan hamburgeron Impossible Whopper. Ĝi estas tre simila al la tradicia vianda hamburgero laŭ aspekto kaj gusto.


Samtempe en Ĉinio artefarita viando iros de laboratorio al vendejo.


Kio estas artefarita viando?


Artefarita viando estas dividita en du specojn: unu estas vegetala viando, kiu estas farita el proteino de sojfabo kaj aliaj plantoj; alia estas farita el trunkaj ĉeloj de bestoj. La artefarita viando, pri kiu ni parolas ĉi tie, estas la unua -- vegetala viando.


Vegetala viando ne estas novaĵo, ĉar ĝi ekzistas por longa tempo. Tamen, lastatempe, vegetala viando estas refoje atentata por tio, ke oni havas novan trarompon en ĝia esplorado, ekzemple, ĝiaj kvalito kaj gusto plikontentigas nin.


En la senvianda hamburgero, oni uzas hemoon, elemento el la radiko de sojfabo, por simuli la aspekton kaj guston de bovaĵo. Ĝi entenas malmulte da kolesterolo, ne havas transgrasajn acidojn kaj ĝia kosto estas iomete pli alta ol tiu de bovaĵo.


Estonteco


La unuaj produktoj de artefarita viando estos antaŭvide aĉeteblaj en septembro. Ili estos senviandaj lunkukoj por la Mezaŭtuna Festo.


Xue Yan, ĝenerala sekretario de Alianco de Plant-Bazitaj Manĝaĵoj de Ĉinio, diris, ke plant-bazita viando estos unu el la ĉefaj esploroj pri manĝaĵoj en la estonteco. "Produktado de plant-bazita viando liveros novan vojon por industria transformo kaj alternativon por sano de la popolo."


Ĉinio estas granda produktanto kaj konsumanto de viando. Kun kresko de konsumado de viando kaj ŝanĝoj pri konsumaj kutimoj, artefarita viando eble populariĝos sur niaj manĝotabloj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments