El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sud-Koreio decidis forigi Japanion el "blanka listo" de fidindaj eksportaj partneroj

| 2019-08-14
Bookmark and Share


La 12an de aŭgusto, la sud-korea registaro anoncis, ke en septembro ĝi forigos Japanion el sia "blanka listo" de fidindaj eksportaj partneroj kaj degradigos Japanion en sia listo de komercaj partneroj. Laŭ la sud-korea novaĵ-agentejo Yonhap, la sud-korea flanko menciis, ke tio estas nur parto de regula plibonigo de eksportado, tamen fakte tio estas reago kontraŭ Japanio, kiu nuligis Sud-Koreion el sia "blanka listo" pri favorataj eksportaj partneroj.


Lee Nak-yeon, sud-korea ĉefministro, diris, ke japana rimedo pri komerca limigo kontraŭ Sud-Koreio superis la bazlinion, kaj la agoj de Japanio skuos la sekurecan kunlaboron inter Usono, Japanio kaj Sud-Koreio.


Yang Xiyu, esploristo de Ĉina Instituto de Internaciaj Studoj, analizis, ke "piedbatoj" inter Japanio kaj Sud-Koreio signifas, ke la kontraŭstaro, kiu devenas de historia konflikto, plivastiĝas al komerca kampo kaj eble al sekureca kunlaboro. Pro tio la dulandaj rilatoj restas en la plej malbona stato ekde la 1960aj jaroj. La pliakriĝo de komerca konflikto certe estos akompanata de pli kaj pli necerta alĝustigo de tutmondaj liver-ĉeno kaj valor-ĉeno.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments