El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kia Ĉinio estas laŭ vi? -- Publikigita Raporto de Tutmonda Enketo pri la Nacia Bildo de Ĉinio

| 2019-08-14
Bookmark and Share


Antaŭtagmeze de la 12a de aŭgusto, en la urbo Yinchuan, ĉefurbo de la Ningxia-a Huj-nacia Aŭtonoma Regiono, nordokcidenta Ĉinio, okazis la 6a Seminario pri Teorioj de Internacia Komunikado, en kiu oni publikigis la Raporton de Tutmonda Enketo pri la Nacia Bildo de Ĉinio. La raporto, farita de Akademio de Nuntempa Ĉinio kaj Mondaj Studoj sub Ĉina Internacia Eldona Grupo, prezentas, ke estas pli okulfrapa la rolo de Ĉinio kiel kontribuanto al la tutmonda disvolvado.


1. Laŭ 59% de la enketitoj, Ĉinio estas historio-longa kaj ĉarma granda lando en Oriento. 48% de ili opinias ke Ĉinio kontribuas por la monda disvolvado. La proporcio de la enketitoj kiuj tenas tian opinion en disvolviĝintaj landoj atingis 37%, dum tiu de la enketitoj en disvolviĝantaj landoj atingis 60%.


2. Pri la agado de Ĉinio en administrado de la mondo, la kampoj de scienc-tekniko (63%), ekonomio (60%) kaj kulturo (53%) estas la plej vaste jesitaj de pli ol 50% de la enketitoj. Enketitoj de disvolviĝantaj landoj ĉefe atendas ke Ĉinio ludu pli gravan rolon en ekonomio (61%) kaj scienc-tekniko (59%), dum tiuj de disvolviĝintaj landoj plej volas ke ĝi pli multe faru kontribuon en scienc-tekniko (42%) kaj kulturo (39%).


3. Multaj eksterlandaj enketitoj atendas la estontajn atingojn de ĉina ekonomio, preskaŭ duono de la enketitoj opinias, ke Ĉinio plie kontribuos al la monda administrado. Samtempe, ili ankaŭ atentas pri apartiĝo de riĉeco kaj malriĉeco, poluado kaj aliaj defioj alfrontataj de Ĉinio.


4. La ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo" fariĝas pli kaj pli vaste konata kaj akceptata en la mondo. En Barato, Japanio, Italio kaj aliaj landoj, pli ol 40% de la enketitoj scias pri la iniciato. 55% de la enketitoj, precipe tiuj en disvolviĝantaj landoj, opinias ke la iniciato havas pozitivan signifon por regiona kaj tutmonda ekonomio. 


5. Ĉirkaŭ 60% de la enketitoj, precipe tiuj en disvolviĝantaj landoj, sentas ke la koncepto Homara Komunumo de Komuna Estonteco prezentita de ĉina prezidanto Xi Jinping havas pozitivan signifon por administrado de personoj, landoj kaj la tuta mondo.  


La ĉi-foja enketo estas la 6a tutmonda enketo pri ĉina bildo farita de la akademio ekde 2011. Ĝi komenciĝis en marto kaj finiĝis en junio 2018. La 11 mil enketitoj venas el diversaj regionoj de Azio, Eŭropo, Nord-Ameriko, Sud-Ameriko, Oceanio kaj Afriko. Ili estas inter la aĝoj de 18 ĝis 65 jaroj, duono el ili estas viroj, kaj la alia estas virinoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments