El Popola Ĉinio>头条新闻>

Huawei eble lanĉos poŝtelefonon kun la operaciumo Harmony en jarfino

| 2019-08-15
Bookmark and Share


La 13an de aŭgusto raportisto informiĝis, ke la teknologia kompanio Huawei eble lanĉos nemultekostajn poŝtelefonojn kun la operaciumo Harmony en la fino de la kuranta jaro.


La 9an de aŭgusto Huawei publikigis la operaciumon Harmony, disvolviĝintan de ĝi mem. La unuaj saĝ-aparatoj bazitaj sur la operaciumo Harmony estas brakhorloĝo, monitoro kaj aliaj.


Androjdo estas la unua elekto de Huawei por poŝtelefona operaciumo. Se ĝi estos neuzebla, Huawei uzos sian propran operaciumon. Yu Chengdong, ĉefa administranto pri konsumado de Huawei, diris, ke Harmony estas adaptita al poŝtelefono por komerca uzo.


Pri konstruado de la sistemo, Zhang Anping, direktoro pri nub-servo de Huawei, diris: "Se la diferenco inter la sistemoj Harmony kaj Androjdo estos tro granda, ni kapablos malgrandigi la diferencon pere de intermezaj iloj. Kompreneble ni volas, ke la diferenco inter la du sistemoj estu malgranda, kaj ni klopodos konservi pli da inkluziveco en la rezultoj."


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments