El Popola Ĉinio>头条新闻>

Usono prokrastos efektivigon de planitaj aldonaj tarifoj sur ĉinaj eksportaĵoj

| 2019-08-16
Bookmark and Share


La 13an de aŭgusto la oficejo de komerca reprezentanto de Usono deklaris, ke ĝi decidis prokrasti efektivigon de aldonaj tarifoj je 10% sur iuj ĉinaj eksportaĵoj, inkluzive de poŝtelefonoj, tekokomputiloj, elektronikaj ludmaŝinoj, komputilaj montriloj, ludiloj, ŝuoj kaj vestoj. La deklaro mencias, ke la efektivigo de la aldonaj tarifoj estos prokrastita de la planita 1a de septembro ĝis la 15a de decembro. Krome, kun konsideroj pri sano, sendanĝereco, nacia sekureco kaj aliaj faktoroj, iuj ĉinaj varoj estos forstrekitaj el la tarifolisto, kaj ne alfrontos la aldonajn tarifojn je 10%.


Tiu bona novaĵo portempe vigligas fidon de merkato, tamen pesimismo pri merkato ankoraŭ plivastiĝas. En la 14a de aŭgusto, interez-kurboj de dujara kaj dekjara obligacioj de Usono unuafoje falis ekde la jaro 2007. Fakuloj diris, ke se Usono daŭrigos la kaprican faron, la akcimerkato de Usono alfrontos severan defion.


Yin Jianfeng, vicdirektoro de Nacia Instituto pri Financo kaj Disvolvado, diris: "De la pasinta jaro, ni povas vidi, ke kiam aperas novaĵo pri komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono, usonaj akcioj draste falas. Ni povas antaŭvidi, ke se la komerca konflikto malboniĝos pli, la akcia merkato de Usono havos pli tragikan rezulton."


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments