【Facila Radio-programo】Ĉinoj venkis konkurson pri desegno de tegmento por la katedralo Nia Sinjorino de Parizo

| 2019-08-16
Bookmark and Share


Saluton! Jen facila novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.


Ĉinoj venkis konkurson pri desegno de tegmento por la katedralo Nia Sinjorino de Parizo


La 6-an de aŭgusto, GoArchitect, organizanto de la desegna konkurso pri nova tegmento por la katedralo Nia Sinjorino de Parizo, anoncis, ke la projekto Kor-bato de Parizo, farita de la ĉinaj arkitektoj Cai Zeyu kaj Li Sibei venkis la konkurson.


La 15-an de aprilo 2019, la 800-jara katedralo Nia Sinjorino de Parizo estis trafita de fajrego, kiu detruis ĝiajn tegmenton kaj turon. Post tiu okazaĵo, la franca registaro anoncis internacian konkurson pri projekto por ĝia rekonstruado. Tio allogis fakulojn de la tuta mondo.


La oficiala retejo de GoArchitect publikigis la projekton Kor-bato de Parizo, kiu konsistas el tri partoj: la spegula kupolo spegulas la longhistorian aspekton de Parizo; la aĵo sur la turpinto funkcias kiel tempa ujo, per kiu oni retrovas la memoron de la urbo; kaj la ĉefa parto de la turpinto eĥas la urban diversecon per sia kalejdoskopa formo.


En la centro de la kalejdoskopo estas la tempa ujo, kiu ŝvebas ĉe la pinto per magnet-leviga teknologio kaj malfermiĝos en ĉiu duonjarcento. Ĝia ritma irado supren kaj malsupren signifas la kor-baton de Parizo. 


Arkitekto: tiu, kiu profesie desegnas konstruaĵojn kaj direktas ilian konstruadon.

Kalejdoskopo: optika aparato, kiu ebligas ricevon de belaj simetriaj bildoj, kiuj ŝanĝiĝas laŭ la movoj de la aparato.

Katedralo: episkopa preĝejo.

Magneto: objekto kun la eco altiri iujn metalojn.

Ŝvebi: resti pendanta en la aero.

Turo: konstruaĵo, kies alteco estas granda kompare kun siaj aliaj dimensioj.


Tiu estis elektita novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments