Mia Esperanta Vojaĝo en Ĉinio

| 2019-08-20
Bookmark and Share

John Huang (Johano)


Mi naskiĝis en la provinco Hunan, suda Ĉinio, en 1964. Mi estas komercisto, fotisto kaj esperantisto. Mi kaj mia familio migris al Kanado en 2006. Ĉiujare mi vojaĝas al Ĉinio. Kiel esperantisto, mi ofte vizitas esperantistojn dum miaj vojaĝoj. Jen miaj rakontojn,


Intervjuata de El Popola Ĉinio, aŭgusto 2019


S-ro Liu Jianguo en Hefei


Mi konatiĝis kun s-ro Liu Jianguo en somero de 2010 en iu hotelo de Hefei, ĉefurbo de Anhui-provinco en orienta Ĉinio. Li estas gracila viro kun malluma haŭto. Je la unua vido mi tuj sentis, ke li estas parolema entuziasmulo pri Esperanto. Li lernis Esperanton en 1984 kaj laboris kiel Esperanta instruisto en Fuyang-a Instruista Instituto kaj en aliaj universitatoj ekde 1987. Li konas multajn esperantistojn en Ĉinio, funkciigas retejon pri Esperanto, kiu nomiĝas Ĉina Instituto de Esperanto, kaj planas havi milojn da studentoj. 


Liu Jianguo kaj mi antaŭ Baogong-templo, 2010


S-ro Liu estas tre aktiva en "Esperanta turismo" kaj fondis la organizon "Turisma Instituto Verda Stelo". Ĉiujare, li gvidas multajn esperantistajn turistojn de diversaj landoj viziti belajn ĉinajn vidindejojn. Do, li profesie gvidis min fari ekskurson en la urbo Hefei por la tuta tago. Mi malkovris, ke li  havas tre riĉan scion pri la ĉina historio. Kiam li gvidis min viziti la faman Baogong-templon, li senĉese diris al mi historiajn rakontojn pri Baogong (konata ĉina juĝisto en la dinastio Norda Song (960--1127)). 


Semio kaj liaj aglidoj 


Pro tio, ke mia ĉefa komerco estas eksporti ajlon de Shandong-provinco, mi demandis Liu Jianguo ĉu li havas amikon en Shandong. Liu tuj konigis al mi Semion  (s-ro Sun Mingxiao) kaj donis al mi lian telefonan numeron. 


Mi en la rekonstruita antikva urbeto de Zaozhuang, Julio 2011


Semio estis la ĉef-sekretario de Zaozhuang-a Esperanto-Asocio kaj direktoro de Shandong-a Esperanto Asocio. Kiel mi, li estas unu el la maljunaj esperantistoj kiuj lernis Esperanton en komenco de 1980-aj jaroj en Ĉinio, kiam la Esperanta movado estis en sia kulmino en la lando. 


Semio Sun (la dua de la antaŭa vico), mi kaj la aglidoj en Zaozhuang-a Universitato, aprilo 2011


Mi unuafoje vidis lin en Zaozhuang-a Universitato, kie li laboras ĝis nun. Zaozhuang estas historia urbo de Shandong-provinco, proksime al Jinxiang, "ĉefurbo de ajlo". Dum la renkontiĝo, li ridetis al mi, ŝajnas ke li estas mia malnova amiko, kvankam ni tiam kunvenis por la unua fojo. Li parolis pri E-movado en Ĉinio kun mi, kaj regalis min per bongusta tagmanĝo. 


Post la tagmanĝo ni iris al la klasĉambro de Esperanto. Tie mi vidis ĉiujn "aglidojn" de Semio - liaj studentoj kiuj lernas Esperanton. Ili estas studentoj pri malsamaj fakoj, sed ili elektis Esperanton kiel fakultativan kurson. Semio instruas Esperanton al ili du horojn ĉiu-semajne. Kelkaj el ili povas paroli Esperanton bone, kaj ili faris demandojn al mi. Mi ĝoje parolis kun ili. Mi diris al ili pri mia vivo en Kanado, kaj kiel mi relernis Esperanton post 20-jara paŭzo. Fine, mi fariĝis unu el la "agantoj" por helpi la "aglidojn" lerni Esperanton kaj eĉ la anglan lingvon. Poste, kejkaj aglidoj babilis kun mi per interreto, kaj ni fariĝis bonaj amikoj. 


Unu grandan planon Semio havis: konstrui Esperantan Muzeon en Ĉinio. La plano, li diris al mi, estis uzi kelkajn ĉambrojn de lia universitato por konservi Esperantajn librojn, donacojn kaj aliajn aĵojn de la internacia lingvo. Kaj, nun, ja ekzistas tre granda E-muzeo en la universitato -- Zaozhuang-a Esperanto-Muzeo. Lia plano realiĝis, subtenita de la universitato kaj de la Esperantujo de Ĉinio.


Dennis en Nankino


Mi eksciis la nomon de s-ro Dennis Keefe pere de mia Esperanta instruistino. Tiam mi ne atendis, ke post kelkaj jaroj, mi vidos la veran homon.  


Mi kaj Dennis en lia oficejo en Nankina Universitato, Julio 2011


Foton mi faris ĉe Fuzimiao, Nankino, Julio 2011


Estis varma tago en tiu julio, kiam mia filino kaj mi venis al Nankino. Ni trovis lian oficejon en Nankina Universitato, kie li instruas Esperanton kaj internacian komercon. Li estas tre afabla viro, kaj konigis al ni prof. Cui, ĉefon de Jiangsu-a Esperanto-Asocio. Li ankaŭ diris al mi informojn pri Esperanto-insulo en Hainan. 


Unu interesa aĵo pri tio, estas ke la plano de Esperanto-insulo celas instrui ne nur Esperanton mem, sed ankaŭ aliajn aferojn en Esperanto. Ekzemple, ili havas kursojn pri komputiko, sed instruotaj per Esperanto. Eble, kiam mi denove venos al Ĉinio (en venonta decembro kaj januaro), mi povos iri tien kaj vidos la Esperanto-insulon en la bela urbo Haikou, ĉefurbo de Hainan-provinco. 


 Esperantista Hejmo en Shenzhen


Esperantista Hejmo en Shenzhen, januaro 2019


La foto supre prezentas la inaŭguron de la unua Esperanta kurso de la Esperantista Hejmo en la urbo Shenzhen en januaro 2019. Sinjoro Virto (la tria de la antaŭa vico), kiu venis el Gansu-provinco, instruas Esperanton en Shenzhen en la kuranta jaro. S-ro Zhang Zhicheng (meze de la antaŭa vico) kun kvar esperantistinoj de Kantono venis al la inaŭguro por gratuli. S-ro Zheng Richeng (maldekstre en la dua vico) organizis la kurson ĉe sia kompanio en Shenzhen.  


Foton mi faris en Nanshan-distrikto de Shenzhen, en januaro 2019


Shenzhen estas bela kaj juna urbo apud Hongkong-o. Mi loĝis tie dum 13 jaroj antaŭ 2006 kaj nun vizitas ĝin ofte. Ĝi disvolviĝas tre rapide, de malgranda fiŝista vilaĝo kun kelkmil loĝantoj antaǔ 1979 al tia urbego kun pli ol 20 milionoj da urbanoj en 2019, pli ol duono de la loĝantaro de Kanado. Kiom mirinda miraklo!  


Mia filino Samantha en Hongkong-a flughaveno, julio 2019


Ĉi-jare, mi denove venas al Ĉinio kun mia filino Samantha. Ŝi aĝas 12 jarojn, bone parolas la anglan, la francan kaj la ĉinan lingvojn, kaj komprenas iom da Esperanto. Ni vizitis la oficejon de El Popola Ĉinio en Pekino kaj vojaĝos al Mongolio por IKEF-kunveno kun s-ro Wang Tianyi kaj aliaj esperantistoj. Mi ankaŭ vizitis multajn aliajn amikojn kaj turismejojn, sed mi ne povas listigi ĉiujn ĉi tie. La 105-a UK okazos en Montrealo de Kanado en 2020 kaj mi partoprenos ĝin kiel fotisto. Bonvenon al Kanado en la venonta jaro!


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments