El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekvendataj 5Gaj poŝtelefonoj

| 2019-08-20
Bookmark and Share


La 16an de aŭgusto estis ekvendita la unua 5Ga poŝtelefono de Huawei al la publiko. Tuj post la ekvendiĝo, je la deka kaj ok minutoj, la retbutikoj, inkluzive de tiuj de Huawei kaj JD, anoncis, ke la poŝtelefonoj "jam elĉerpiĝis". Krome, ekvendiĝis 5Ga poŝtelefono de ZTE en la 7a de aŭgusto, kaj ankaŭ la 5Ga poŝtelefono de Vivo ekvendiĝos en la vespero de la 22a de aŭgusto.


Li Huidi, vicprezidanto de la kompanio China Mobile, deklaris, ke lia kompanio vendos 5G-ajn poŝtelefonojn kontraŭ prezoj inter 1 000 kaj 2 000 juanoj (ĉ. 141-282 usonaj dolaroj) en la fino de 2020, kaj tiam la merkata skalo de 5Gaj aparatoj kalkuliĝos al dekoj da milionoj da juanoj eĉ al 100 milionoj da juanoj.


La tri grandaj poŝtelefonaj kompanioj, China Mobile, China Unicom kaj China Telecom, deklaris, ke de nun ĝis la fino de septembro, uzantoj kiuj aĉetis la 5Gajn poŝtelefonojn de iu ajn kanalo, povas peti al la tri kompanioj donitaĵ-planon por sperti, kaj ĉiumonate ili povas ricevi 100 gigabajtojn da donitaĵoj.


Kie uzi 5Gan poŝtelefonon?


En 2018 Pekino konstruis kaj funkciigis 5Gajn bazojn, inkluzive de tiu ĉe financa strato, Media-centro, la nova flughaveno kaj aliaj lokoj.


Laŭplane, la regiono interne de la kvina ringovojo de Pekino estos kovrita de 5Ga interreto, kaj pli ol 2 500 bazoj estis konstruitaj.


Pri la tuta lando, la kompanio China Mobile anoncis, ke ĉijare pli ol 50 mil bazoj estos konstruitaj en 50 urboj, kaj espereble la 5Ga servo estos liverita al ĉiuj region-nivelaj urboj de Ĉinio en la venonta jaro.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments