【Facila Radio-programo】Artefarita viando en Ĉinio

| 2019-08-21
Bookmark and Share

   


Saluton! Jen facila novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.


Artefarita viando en Ĉinio


En Usono la rapidmanĝejo Burger King komencis vendi la senviandan hamburgeron Impossible Whopper. Ĝi estas tre simila al vianda hamburgero laŭ aspekto kaj gusto. Samtempe en Ĉinio artefarita viando ekiras de esplorejo al vendejo.


Artefarita viando estas dividita en du specojn: unu estas farita el proteino de plantoj; la alia estas farita el trunkaj ĉeloj de bestoj.


Viando el planto ne estas novaĵo: ĝi ekzistas jam delonge. Tamen, nuntempe ĝi estas pli bonkvalita kaj bongusta.


En la senvianda hamburgero, oni uzas hemoon, elemento el la radiko de sojfabo, por ke la aspekto kaj gusto estu similaj al tiuj de bovaĵo. Ĝi estas pli bona por la sano, kaj nur iomete pli altkosta ol bovaĵo.


La unuaj produktoj el artefarita viando en Ĉinio estos senviandaj lunkukoj por la Mezaŭtuna Festo, en Septembro.


Pro kresko de konsumado de viando kaj ŝanĝoj pri konsumaj kutimoj, artefarita viando eble populariĝos sur ĉinaj manĝotabloj.


Hamburgero: varma bulko enhavanta rostitan viandon.

Proteino: Ĉiu makromolekula natura substanco, konsistanta el aminacidoj, kuniĝintaj per peptida ligo, eventuale ankaŭ kun alispecaj molekuloj.

Sojfabo: La semo de sojherbo, flava, bruna aŭ nigra.


Tiu estis elektita novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments