El Popola Ĉinio>头条新闻>

Indonezia prezidento oficiale proponis translokigon de ĉefurbo

| 2019-08-26
Bookmark and Share


La 16an de aŭgusto indonezia prezidento Joko Widodo oficiale proponis translokigon de sia ĉefurbo de Ĝakarto al Kalimantan-insulo.


En la parolado pri la stato de Indonezio, li menciis "permespeton pri translokigo de ĉefurbo al Kalimantan-insulo." Kalimantan-insulo estas la monde tria plej granda insulo. Tamen Widodo ne malkaŝis la nomon de la nova ĉefurbo.


Li diris, ke la ĉefurbo estas ne nur simbolo de la nacia identeco, sed ankaŭ tiu de la nacia progreso.


Indonezio estas la plej granda insular-lando en la mondo, kaj ĝi estas ankaŭ nomata "lando de dek mil insuloj". Kiel la lando kun la kvara plej granda loĝantaro en la mondo, Indonezio estas ankaŭ lando kun cento da etnoj.


Ĝakarto estas la ĉefurbo, la politika kaj ekonomia centro de Indonezio kaj la plej granda urbo en sudorienta Azio. Ĝakarto situas ĉe la nordokcidenta marbordo de Javo kaj havas pli ol 10 milionojn da loĝantoj. Krome, multego da homoj loĝas en urboj kaj urbetoj ĉirkaŭ Ĝakarto. La loĝantaro ĉe la ĉefurbo kalkuliĝas al 30 milionoj. Tie la trafiko estas ŝtopita kaj poluo severa.


Ĝakarto, pro malalta situo, estas ofte trafita de inundo. La tersurfaco ĉe la ĉefurbo rapide subiĝas, ĉar subtera akvo estas tro ekspluatata.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments