Okazis la 18-a Konkurso “Ĉina Ponto”

| 2019-08-30
Bookmark and Share

La 22-an de oktobro okazis en la urbo Changsha de Hunan-provinco la finalo de la 18-a konkurso “Ĉina Ponto” pri regado de la ĉina lingvo. Kun la celo spekti tiun konkurson mi vojaĝis al Changsha. Ĝin prizorgas Konfucea Instituto.


Publiko atendas la komencon de la televidprogramo


La konkurson partoprenas universitataj studentoj kiuj lernas la ĉinan lingvon kiel fremda lingvo, kaj ĝi havas diversajn fazojn en pluraj landoj de la mondo, kiuj elektas la plej bonajn de ĉiu lando. La premiitoj en ĉifoja konkurso gajnis dusemajnan vojaĝon en Ĉinio, kaj la kvin plej bonaj inter ili estis elektitaj por la finalo, kiu okazis en televidprogramo kaj estis vive elsendita de Hunana Komunika Sistemo.


Tiu estis mia dua fojo en la spektantaro de televidprogramo, kaj la unua en Ĉinio. La studio estis bone preparita por la okazo (Ĉinoj estas ja mirindaj pri pretigo de spektakloj, ĉu etaj, ĉu grandegaj), kun bela scenejo ĉinstila kaj multaj surprizoj. Pluraj lokaj aŭtoritatoj ĉeestis la eventon kiel invititaj gastoj, kaj mi sidiĝis malantaŭ la ĵurio.


La premiitoj sur podio


Kiuj estis la kvin finalistoj de la konkurso? La 25-jara Ana Scobioala el Moldavio; la 23-jara Kaing Thinn el Mianmaro; la 24-jara Joshua Jason Robinson el Usono; la 22-jara Passant Sayed Khalil Ahmed Ali el Egiptio; kaj la 22-jara Maximillian Millard Noah Silk el Aŭstralio. Ili estis la steluloj de tiu vespero.


La programo komenciĝis per eniro, en la podio, de la premiitoj el aliaj landoj, kiuj akomodiĝis ĉe flankaj seĝoj por spekti de proksime la disputon inter la kvin finalistoj. Multaj estis en tradiciaj vestaĵoj de siaj hejmlandoj, kaj ĉiu portis la flagon de sia lando.


Poste komenciĝis la disputo: la kvin finalistoj devis respondi demandojn kaj klarigi siajn pensojn nur en la ĉina lingvo. La lingvo mem ne estis problemo por ili, kiuj estas ja la kvin finalistoj, do kompreneble flue regas ĝin, tamen la demandoj estis ja malfacilaj, postulis scion pri ĉinaj slangoj, diraĵoj, kutimoj, ktp. Jam en la komenco mi sentis, ke Passant estis forta kandidato, ĉar ŝi tre rapide kaj memfide respondis plurajn demandojn kaj estis tre aplaŭdita, sed post la unuaj minutoj aliaj kandidatoj, verŝajne tre nervozaj en la komenco, ankaŭ sukcesis poentumi.


Studentoj respondas malfacilajn demandojn


Estis pluraj paŭzoj en la konkurso, en kiuj okazis artaj prezentaĵoj, multaj de eksterlandanoj, eĉ ĉinan operon eksterlandanoj prezentis! Tio evidentigas la elstarecon de la laboro farata de Konfucea Instituto eksterlande, ne nur pri instruado de la ĉina lingvo, sed ankaŭ pri diskonigo kaj popularigo de ĉina kulturo.


Unu el la paŭzoj, tamen, ne rilatis al ĉina kulturo: speciala gasto iom parolis pri sia vivo, kaj lin multaj Esperantistoj konas de interreto, pro filmeto kiu estis vaste diskonigita pasintjare. Lia nomo estas Thuch Salik, la 14-jara vendisto el Kamboĝo, kiu lernis 12 lingvojn per interago kun turistoj. Post famiĝi en interreto pro sia eksterordinara kapablo pri lingvolernado, Salik nun vivas en Ĉinio kaj havas stipendion por studi. Mi neniam imagis ke mi havus ŝancon vidi lin de proksime, kaj mi miris pri lia karismo.


La venkinto de la ĉijara konkurso: Passant Sayed Khalil Ahmed Ali, el Egiptio


La lasta parto de la konkurso estis aparte atentata: en ĝi partoprenis nur la du kandidatoj kiuj ricevis plejmulte da poentoj el la pasinta fazo, kiuj ĉifoje estis ĝuste la du plej junaj, kaj la egiptino Passant venkis la ĉijaran konkurson.


Sekve oni disdonis premiojn sur podio. Krom la premioj al la kvin finalistoj de ĉijara konkurso, ankaŭ aliaj homoj estis premiitaj en aliaj kategorioj. La programo finiĝis per transdono de la ĉefa premio al Passant.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments