En Guizhou troviĝas artmuzeo ĉe klifo
Tiu artmuzeo troviĝas en Anlong-gubernio, Buji-nacia kaj Mjaŭ-nacia Aŭtonoma Subprovinco de la provinco Guizhou, en sudokcidenta Ĉinio. Ĝi estas konstruita en natura kavo de klifo alta je ĉirkaŭ 165 metroj, ĝia konstruita areo estas 1 350 kvadrataj metroj, dum la interna areo estas ĉirkaŭ 800 kvadrataj metroj. La muzeo konsistas el du etaĝoj: la teretaĝo estas kunvenejo, la dua etaĝo, ekspozicia halo, kaj la supro de la dua etaĝo, rigardejo.
En la muzeo, oni povas vidi malproksiman monton tra fenestroj.
La artmuzeo estas projektita de He Wei, profesoro de Lernejo de Arkitekturo de Centra Akademio de Belartoj, kaj gajninto de la usona premio Architizer A+ en 2018.
vizitanto sur la rigardejo
Redaktoro: Kang Caiqi
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat