El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj monbiletoj en nova versio emisiitaj ekde la 30a de aŭgusto

| 2019-09-02
Bookmark and Share

Laŭ anonco de la Popola Banko de Ĉinio, ekde la 30a de aŭgusto estas emisiita Renminbi (RMB, nomo de la ĉina monunuo) en la versio de la jaro 2019 el la kvina serio. Ili konsistas el la monbiletoj de 50 juanoj, 20 juanoj kaj 1 juano kaj moneroj de 1 juano, 5 jiao-oj (duono de juano) kaj 1 jiao-o (dekono de juano) en la nominala valoro.


Fronto de monbileto de 50 juanoj


Dorso de monbileto de 50 juanoj


Fronto de monbileto de 20 juanoj


Dorso de monbileto de 20 juanoj


Kompare kun la versio de la jaro 2005, RMB en la nova versio havas multajn ŝanĝojn en aspekto kaj kontraŭfalsaj trajtoj estas aldonitaj.


Fronto de monbileto de 10 juanoj


Dorso de monbileto de 10 juanoj


Fronto de monbileto de 1 juano


Dorso de monbileto de 1 juano


Observemaj legantoj povas rimarki, ke la nova versio ne inkludas monbiletojn de 100 juanoj kaj 5 juanoj. Laboranto de Ĉina Kompanio de Bankbileta Presado kaj Fabrikado diris, ke la monbiletoj je la valoro de 100 juanoj estas emisiitaj en la jaro 2015, kaj iliaj teknologio kaj kontraŭfalsa tekniko estis plibonigitaj kompare kun tiuj de la versio de la jaro 2005. 


Fronto de monero de 1 juano


Dorso de monero de 1 juano


La Popola Banko de Ĉinio klarigis, ke la monbiletoj de 5 juanoj, malaltaj kaj en valoro kaj en cirkulado, estis elektitaj por esplorado de ĉi-rilataj novaj teknikoj, kaj oni emisios ilin.


Fronto de monero de 5 jiao-oj 


Dorso de monero de 5 jiao-oj  


Fronto de monero de 1 jiao-o 


Dorso de monero de 1 jiao-o 


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto 
                    Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments