El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazas en Pekino eksponado de antikvaĵoj pri floroj

| 2019-09-04
Bookmark and Share


De la 3a de septembro ĝis la 31a de oktobro, en la eksponejo de la Muzeo de la Imperiestra Palaco ĉe Wumen-pordego de Pekino, Ĉinio, okazas ekspozicio de 307 antikvaĵoj kiuj temas pri floroj, arboj kaj plantoj. La muzeo celas, pere de prospereco de floroj kaj riĉeco de fruktoj prezentataj de tiuj antikvaĵoj, festi la 70-an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. (ĉiuj fotoj estas fotitaj de Jin Liangkuai, el la novaĵagentejo Xinhua)









La ekspozicio okupas 3 eksponejojn de la tuta pavilono ĉe Wumen-pordego. La eksponaĵoj, kiuj enhavas malsamajn temojn montrante la belecon de plantoj en kvar sezonoj, inkludas pentraĵojn, porcelanaĵojn, lakaĵojn, brodaĵojn, ekranegojn, librojn ktp. Inter ili, nur unu estas el Tianjin-a Muzeo, la aliaj estas konservataj de la Muzeo de la Imperiestra Palaco. Multaj el ili estas unuafoje eksponataj, kiel la pentraĵo Vanesoj de Zhao Chang de la Norda Song-dinastio (960-1127), la pentraĵo Cent Floroj  de nekonata aŭtoro de Song-dinastio, kaj aliaj. Krome, same rigardindaj estas la malgrandaj pentraĵoj de kortegaj pentristoj en la Suda Song-dinastio (1127-1279), kaj ornamaj ujoj pri floroj kaj plantoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments