El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio pli kaj pli profundigos la reformadon de la kapitala merkato

| 2019-09-04
Bookmark and Share


Lastatempe, Financo-Stabiliga kaj Disvolva Komisiono de la ĉina Ŝtata Konsilantaro decidis pluapaŝe profundigi la reformadon de la ĉina kapitala merkato, por ke ĝi vere fariĝu "antaŭenpuŝilo" por altkvalita evoluado de ekonomio. 


La ĉina kapitala merkato, ekde sia ekpaŝo en 1990, ĉiam progresas dum reformado. Jam en 2004 la ĉina registaro, por antaŭenpuŝi la malfermecon kaj stabilecon de la kapitala merkato, faris naŭflankan projekton kun la celo realigi plenan cirkuladon de la valorpapera merkato. Nun la ĉina kapitala merkato frontas al relative granda necerteco, kiu venas el la ekstera medio; kvankam la tenaceco de la ĉina kapitala merkato kontraŭ ekstera sturmo estas evidente fortiĝinta, tamen nur profundigo de reformado povas rezisti al riskoj kaj disvolviĝi.


La ĝenerala projekto pri la reformado de la ĉina kapitala merkato baldaŭ aperos. Kun antaŭeniĝo de la nova reformado, la vigleco, elteneco kaj kapablo servi al la reala ekonomio certe pli alte leviĝos, kaj ili kune estos grandaj fortoj por akceli altkvalitan evoluadon de la ĉina ekonomio.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments