El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina prezidanto Xi Jinping mesaĝe gratulis la 70-an datrevenon de la fondiĝo de ĈIEG

| 2019-09-05
Bookmark and Share


Antaŭtagmeze de la 4a de septembro, en Pekino okazis kunveno celebre al la 70-a datreveno de la fondiĝo de Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG). Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, sendis gratulan mesaĝon, en ĝi li gratulis kaj sincere salutis la laborantojn de ĈIEG, kiuj diligente laboras por internacia diskonigo, li dankas la fremdlandajn laborantojn kaj amikojn, kiuj zorgas kaj subtenas la internacian diskonigon de Ĉinio.


Xi emfazis, ke en la nuna situacio, Ĉinio pli kaj pli forte ligiĝas kun la mondo. Li esperas, ke ĈIEG, rigardante sian 70-jariĝon kiel novan komencon, sekvos la epokan tendencon, daŭrigos bonajn tradiciojn, persistos en kunordiga disvolvo de tradicio kaj kreivo, rapidigos integriĝan disvolvadon, pliigos siajn kapablon kaj nivelon de internacia diskonigo, penados por konstrui monde unuaklasan organizon pri internacia diskonigo kun multkapableco en tiu ĉi kampo, pli bone diskonigos al la mondo la nunan Ĉinion, pli bone prezentos la veran, tri-dimensian kaj ĉiuflankan Ĉinion, kaj faros pli grandan kontribuon por ke Ĉinio iru al la mondo, kaj la mondo komprenu Ĉinion. 


La antaŭa formo de ĈIEG estas Informa Buroo sub la Ĝenerala Administracio pri Gazetaro de la Centra Popola Registaro starigita en la 1a de oktobro 1949. Post 70-jara disvolvado, ĈIEG havas 26 eksterajn organizojn en 14 landoj kaj regionoj, ĉiujare eldonas pli ol 4 mil librojn en pli ol 40 lingvoj, inkluzive de Esperanto, kaj 34 revuojn en 13 lingvoj. La libroj kaj gazetoj estas eldonitaj en pli ol 180 landoj kaj regionoj, kaj la interretaj legantoj troviĝas en la tuta mondo.


Redaktoro: Xie Ruifeng 


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments