El Popola Ĉinio>头条新闻>

5G-interreto ekfunkcios en la grandrapidaj trajnoj sur la fervojo Kantono-Shenzhen-Hongkongo antaŭ la Printempa Festo de 2020

| 2019-09-06
Bookmark and Share


La 3-an de septembro, la ĉina poŝtelefona kompanio China Mobile de Guangdong, Kantona Grupo de Ĉina Fervojo kaj la kompanio Huawei kune anoncis, ke por akceli disvolvadon de la Granda Golf-Areo Guangdong-Hongkongo-Makao, ili realigos 5G-interretan funkciadon en la grandrapidaj trajnoj de la fervojo Kantono-Shenzhen-Hongkongo en la ĉeftera sekcio antaŭ la Printempa Festo de 2020. 


Laŭraporte, por realigi 5G-interretan kovradon sur tiu fervojo, China Mobile de Guangdong investos 150 milionojn da juanoj (ĉ. 21 milionoj da usonaj dolaroj) por instali pli ol 300 elsendilojn de 5G-signalo. Surbaze de 5G-interreto, China Mobile de Guangdong kunlaboros kun Kantona Grupo de Ĉina Fervojo por esplori 5G-interretajn novigajn aplikojn por servi al pasaĝeroj, stacia administrado kaj fervojaj funkciado kaj sekureco, celante igi tiun "5G-interreton + inteligentan fervojon" nova nomkarto de la Granda Golf-Areo Guangdong-Hongkongo-Makao. 


La grandrapidaj trajnoj sur la fervojo Kantono-Shenzhen-Hongkongo averaĝe transportas 229 mil pasaĝerojn ĉiutage, kaj la fervojo estas unu el la plej trafik-viglaj linioj de Ĉinio. Per grandrapida trajno sur la linio, oni povas atingi, de la Okcidenta Kowloon de Hongkongo, urbojn de la Perl-rivera Delto, kiel Kantono kaj Dongguan, en unu horo.


Redaktoro: Kang Caiqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments