【Facila Radio-programo】Nova versio de ĉinaj monbiletoj

| 2019-09-06
Bookmark and Share

   


Saluton! Jen facila novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.


Nova versio de ĉinaj monbiletoj


Laŭ anonco de la Popola Banko de Ĉinio, ekde la 30a de aŭgusto, biletoj de la ĉina monunuo, Renminbi, estas troveblaj en nova versio. Ili estas monbiletoj de 50 juanoj, 20 juanoj kaj 1 juano, kaj moneroj de 1 juano, 5 jiaoj kaj 1 jiao de juano.


Kompare kun la versio de la jaro 2005, Renminbi en la nova versio havas multajn ŝanĝojn en aspekto kaj novajn ecojn, kiuj ĝin distingas de falsaĵoj.


La nova versio ne inkludas monbiletojn de 100 juanoj kaj 5 juanoj, ĉar novaj monbiletoj je la valoro de 100 juanoj ekzistas jam de 2015. La Popola Banko de Ĉinio klarigis, ke la monbiletoj de 5 juanoj, malaltaj en valoro kaj malpli ofte uzataj, estis elektitaj por prova uzo de novaj kontraŭfalsaj teknikoj.


Jiao: dekono de juano.

Versio: io farita kun kelkaj apartaj ecoj, kiuj distingigas ĝin de la normala prezento aŭ de aliaj versioj.

 

Tiu estis elektita novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments