Hunan-a Muzeo: ne tre konata de eksterlandanoj, sed certe vizitinda

| 2019-09-10
Bookmark and Share

Dum mia vizito al Changsha mi vizitis Hunan-an Muzeon. Ĝi estis fondita en 1951, kaj malfermita al la publiko en 1956. En 2012, tamen, oni fermis ĝin por granda reformo, kaj nun la muzeo troviĝas en moderna konstruaĵo planita de Ĉina Centra Akademio pri Belartoj, kun helpo de la japana arkitekto Arata Isozaki.


Maketo de la Tomboj Mawangdui de Han-dinastio


Malfermita al la publiko en 2017, la nova sidejo de la muzeo estas vere impresa. La konstruaĵo estas ne nur impona, sed ankaŭ bele inspirita de hunana arkitekturo. La formoj de la muroj, salonoj, kolonoj, kaj iliaj dekoracio alvokas elementojn de loka kulturo, kaj meze de la konstruaĵo estas salono, kies formo imitas la Tombojn Mawangdui de Han-dinastio (206 a.K.-220), unu el la plej gravaj arkeologiaj malkovroj de la 20-a jarcento.


Ni komencis la viziton per la tria etaĝo, kie troviĝas la elfosaĵojn el tiuj tomboj: ceramikaĵoj, silkaĵoj, babuaj tabuloj kun skribaĵoj, vestaĵoj kaj diversaj aliaj elfosaĵoj permesas al ni lerni pri la kutimoj kaj vivmaniero de ĉinoj dum Han-dinastio. Objektoj bele ornamitaj rivelas la lertecon de tiamaj ĉinoj pri artoj kaj metioj.


Ceramikaĵoj


Post vidi multajn objektojn, ni alvenis al la granda salono kun la formo de la tombo: ĝi estas kvazaŭ inversita piramido kiu iras subgrunde. Rigardante suben, oni vidas, en la centro, ujon kie antaŭe estis metita la ĉerko. Estas travidebla planko el vitro, kiu permesas al vizitanto rigardi pliajn detalojn de tiu stranga konstruaĵo kaj kompreni pli bone kiel ĝi estis farita. Subite lumo estas malŝaltita kaj komencas prezentado de filmeto klarigante pri tiu tombo. La filmo estas projekciita tridimensie sur la propraj muroj en formo de tombo. Tio mirigas vizitantojn kaj pro la alta teknologio de nuntempa Ĉinio, kaj pro la mirindeco de la prezentaĵo mem.


Sekvante la vojon oni subeniras al la plej profunda parto de tiu "tombo", por tie vidi antikvajn ĉerkojn elfositajn el la originala tombo. Laŭ mia kompreno, estis kutimo de tiamaj ĉinoj meti unu ĉerkon ene de alia, kaj tie estis eksponataj tri ĉerkoj, du el ligno kaj unu el metalo. Pluraj ĉerkoj estas ornamitaj per lakaĵoj, kun bildoj kaj simboloj.


Antikva ligna ekstera ĉerko, sub imitaĵo de la originala tombo


Kaj el tie oni iras al la ĉefa juvelo de la muzeo: prezervita korpo de virino entombigita antaŭ pli ol du mil jaroj! La muzeo ne permesas, ke oni fotu ŝin, kaj gardisto atente kontrolas, por ke homoj tion ne faru. Kompreneble la sceno ne estas agrabla: la korpo estas deformita de la tempopaso, tamen en tiom bona stato, ke vizitantoj nepre devas agnoski la altnivelan teknikon pri konservado de kadavroj, kiujn ĉinoj havis en tiu epoko. Ankaŭ aparte interesis min la konstato, ke ŝi estis tre malalta. Mi jam rimarkis en pluraj muzeoj kaj antikvaj konstruaĵoj tra la mondo, ke antikvaĵoj ŝajnas esti planitaj por homoj malpli altaj ol la nunaj. Ĉu vi havas tiun saman impreson?


El tie ni iris al la dua etaĝo por vidi la eksponaĵojn pri la provinco Hunan. Setlado en tiu regiono komenciĝis antaŭ preskaŭ 500 mil jaroj, kaj tie ili komencis longan procezon de malsovaĝigo de sovaĝa rizo, kaj tiel estigis tradicion pri rizkultivado. Per vizito al tiu ekspozicio eblas multe lerni pri hunan-aj kulturo kaj tradicioj.


Unu el la multaj valoraj konservaĵoj de tiu muzeo


Nun Ĉinio prepariĝas por festi sian 70-jariĝon, kaj en tiu ĉi momento du aferoj estas absolute necesaj: la unua estas rigardi antaŭen, konscii pri la alfrontotaj defioj kaj prepariĝi por ili. La dua estas rigardi malantaŭen por inspiriĝi el la granda progreso atingita de Ĉinio dum tiuj sep jardekoj, kaj lerni de la spertoj de la pasinteco. Muzeoj estas en la kerno de tiu lasta afero: ili konservas la memoron de iu popolo kaj instigas ĝian evoluon. 


Verkis: Rafael 


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments