El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kristalina Georgieva estas la nura kandidato al la posteno de ĝenerala direktoro de IMF

| 2019-09-11
Bookmark and Share

La 9an de septembro, la Internacia Mona Fonduso (IMF) anoncis, ke Kristalina Georgieva, ĉefa plenuma oficisto de la Monda Banko, estas la nura kandidato al la posteno de ĝenerala direktoro de IMF.


Kristalina Georgieva (dokumenta foto)


La 2an de julio, la Eŭropa Konsilio proponis Christine Lagarde kiel venonta prezidanto de la Eŭropa Centra Banko. Lagarde jam petis al IMF sian eksiĝon en la 16a de julio. La eksiĝo estos validigita en la 12a de septembro. 


Georgieva naskiĝis en Sofio, ĉefurbo de Bulgario, en 1953. Ŝi estis vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono kaj laboras kiel ĉefa plenuma oficisto de la Monda Banko ekde januaro 2017.


Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments