El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Transkultura Foiro pri la Ĉina Lingvo kaj Esperanto okazos en Brazilo!

| 2019-09-12
Bookmark and Share


Kultura Kooperativo de Esperantistoj (KKE), tradicia Esperanto-organizo de Rio-de-Ĵanejro, anoncis la okazigon de Transkultura Foiro pri la Ĉina Lingvo kaj Esperanto en la urbo Niterojo, Brazilo. La aktivaĵo rezultas de kunlaboro inter pluraj organizaĵoj. Estos prezentataj informoj pri ambaŭ lingvoj kaj kulturoj per tabuloj, filmoj, ludoj kaj kulturaj prezentaĵoj.


La evento okazos en la venonta merkredo, 18-a de septembro, inter la 13-a kaj la 17-a horo, en la kulturdomo Solar do Jambeiro, unu el la plej belaj vidindaĵoj de la urbo, kiu troviĝas ĉe strato Presidente Domiciano, 195, en la kvartalo Ingá.


La oficiala retejo de KKE estas http://www.kke.org.br


Redaktis Rafael Henrique Zerbetto

Surbaze de informoj diskonigitaj de KKE


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments