El Popola Ĉinio>头条新闻>

Debutis en Tajlando ekspozicio pri terakota armeo de Qin-dinastio

| 2019-09-17
Bookmark and Share



La 15-an de septembro en la Nacia Muzeo de Tajlando inaŭguriĝis la ekspozicio pri la unua imperiestro de la dinastio Qin (221 a.K.-206 a.K.) kaj terakotaj militistoj kaj ĉevaloj, kiun ĉeestis la tajlanda ĉefministro Wissanu Krea-ngam, la tajlanda vicĉefministro kaj ministro pri publika sano Anutin Charnveerakul, la ĉina ambasadoro en Tajlando Lü Jian kaj la tajlanda ministro pri kulturo Ittipol Khunploem. Tio estas la unua fojo, ke la terakota armeo, konata kiel la oka mirindaĵo de la mondo, estas eksponata en Tajlando. Ĉi-foje entute 86 pecoj (serioj) da kulturaj restaĵoj estas prezentataj, inter kiuj estas 17 unuanivelaj. La ekspozicio daŭras ĝis la 15-a de decembro. 


Redaktoro: Kang Caiqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments