El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉu aŭtomata veturado estas proksima al ni?

| 2019-09-19
Bookmark and Share


En la 16-a de septembro en la Monda Konferenco pri Inteligent-Konektataj Veturiloj 2019 en Ŝanhajo, la kompanioj SAIC Motor, BMW kaj DiDi ricevis permesilojn de inteligentaj veturiloj. Ĉu tio signifas, ke aŭtomataj veturiloj baldaŭ populariĝos?


Disdonado de la permesiloj estas konsiderata de fakulo kiel la grava paŝo por inteligentaj veturiloj de matura tekniko al enmerkatigo. Inteligentaj veturiloj iom kaj iom proksimiĝas al nia ĉiutaga vivo. 


Testoj sur publikaj stratoj komenciĝis en marto 2018. Nur gardistoj kaj rilataj inĝenieroj estis en la testitaj veturiloj. Kun la permesilo, la veturiloj povos transporti homojn aŭ varojn.


Laŭ la internaciaj spertoj kaj nunaj kondiĉoj, fakuloj antaŭvidis, ke la veturiloj estos unue malfermitaj al laborantoj de tiuj kompanioj kaj iuj homoj, kaj iom post iom al la publiko en la sekvaj du jaroj.


Pli ol 1 500 lokoj en Ŝanhajo, inkluzive de komerca zono, industria ĝardeno kaj haveno, kun longeco de 79,7 kilometroj, estas por la testoj.


Redaktoro: Zhao Wenqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments