El Popola Ĉinio>头条新闻>

Debutis talismanoj de Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj

| 2019-09-19
Bookmark and Share

Bing Dwen Dwen


La 17an de septembro debutis la talismanoj de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj en 2022. Ili estas Bing Dwen Dwen (ni povas esperantigi tiun nomon kiel Glacipandon), talismano de Vintraj Olimpikoj, kaj Shuey Rhon Rhon (Esperante Lanternjo), talismano de Vintraj Paralimpikoj.


Shuey Rhon Rhon


Bing Dwen Dwen estas kombinaĵo de granda pando kaj glacia eksteraĵo. Shuey Rhon Rhon estas desegnita laŭ la formo de la tradicia ruĝa lanterno. 


Bing Dwen Dwen entenas la ecojn de la vintra sporto kaj moderna tekniko, kaj ĝi aspektas kiel astronaŭto kaj simbolas kreon, esploron kaj ajnan eblecon de la estonteco. Shuey Rhon Rhon havas al si ruĝan koloron, kiu emfazas la etoson de la Printempa Festo en 2022. Ĝia korpo lumas, simbolante brilon kaj varmigon por amikeco, braveco kaj persistemo, ecoj de sportistoj en Paralimpikoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments